Kastelo de Csákvár

La Kastelo de Csákvár (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Esterházy [esterhAzi]) estas impona historia monumento, nun hospitalo en Hungario, en urbo Csákvár.

Kastelo en Csákvár
Ĉefenirejo de la kastelo

Historio redakti

Familio Esterházy konstruis domegon inter 1760 kaj 1765 laŭ projekto de Jakab Fellner. La origine baroka kastelo mem kun kapelo, teatro kaj stalo estis konstruita inter 1778 kaj 1798 laŭ modelo de Kastelo Esterházy (Fertőd). La parko estis konstruita ekde 1779. En la jaroj 1810 kaj 1814 pro sismo la kastelo signife ruiniĝis. La posta renovigo okazis jam laŭ klasikisma stilo, ĝi finiĝis en 1823. La grafa familio Esterházy vivis en la kastelo ĝis 1945. La kastelo iĝis malsanulejo ekde 1954. La teatrejo iĝis biblioteko, la stalo iĝis manĝejo.

 
Aerfoto pri la kastelo en Csákvár

Konstruaĵo redakti

La etaĝa kastelo situas sola en ĝardeno en mezo de la urbo. La konstruaĵo formas proksimume U-majusklon. Interne proksimume 365 ĉambrojn.

Parko redakti

En la parko-ĝardeno estas videblaj 400 arboj, ekzemple ducentjaraj platano, kaŝtano, metasekvojo.

Fontoj redakti