Preĝejo Bernardo de Clairvaux (Eger)

Cisterciana preĝejo de Bernardo de Clairvaux estas romkatolika preĝejo kaj Monumento historia en Hungario, en urbo Eger, en la urbocentro.

Preĝejo de
Bernardo de Clairvaux
Preĝejo de Bernardo de Clairvaux en Eger
Preĝejo de Bernardo de Clairvaux en Eger
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Eger
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La preĝejo kaj monaĥejo fondiĝis en 1700. La konstruadon malhelpis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a kaj en 1707 la jezuitoj devis forlasi la urbon, sed post 3 jaroj ili revenis. Fine la monaĥejo pretiĝis en 1727, la preĝejo ekstere en 1732 interne en 1743, la 2 turoj en 1740. En 1773 la ordeno ne rajtis plu funkcii. En 1800 incendio okazis, post 2 jaroj cistercianoj alvenis kaj ankaŭ en 1827 denove incendio, baldaŭe ankaŭ tertremo okazis. En 1887 Ferenc Innocent pentris la freskojn. En 1902 la preĝejo trakonstruiĝis kaj en 1968 plene renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas unu navon, 8 flankkapelojn kaj 2 turojn. La ĉefaltaro prezentas Abrahamon kaj Jesuon. La plej gravaj flankokapeloj estas dediĉitaj al Sankta Maria kaj Sankta Adalberto.

En la iama monaĥejo gimnazio funkcias.

Fontoj redakti