Preĝejo Sankta Jozefo (Szerencs)
La preĝejo Laborista Sankta Jozefo estas sakrala moderna konstruaĵo en urbo Szerencs (Hungario).
Preĝejo Sankta Jozefo | |
---|---|
![]() Preĝejo Laborista Sankta Jozefo en Szerencs
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szerencs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Szerencs |
Dato de konsekro | 2002 |
Konsekrinto | István Seregély |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | László Vincze |
Konstruado | –2002 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 3900 Szerencs, Csalogány utca 42. |
Historio redakti
Oni decidis konstrui plian katolikan kirkon en 1993. Ĝi estis konsekrita fare de István Seregély en 2002. Post 2 jaroj la sonorilostablo estis konstruita, kien oni metis 3 sonorilojn.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en herbejo, sed antaŭ ĝi kaj iom maldekstre staras la sonorilostablo. En la simetria fasado meze la alta turo altiĝas super la plata. La turo (sen sonoriloj) fakte donas lumon al la navo. La urnotombejo situas sur la teretaĝo pro la alta grundakva nivelo. Ĝi estas kovrita, kaŝita per grundoplenigaĵo, kvazaŭ la kirko situus sur holmo. La ekstera urnotombejo estas rondirebla kaj protektita per supra ŝirmilo. La navo kuŝas sur la unua etaĝo, al kiuj du ŝtuparoj kuras. Interne estas videbla tre granda kruco kaj statuo pri Sankta Jozefo.