István Seregély [iŝtvAn ŝeregEj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Seregély István estis hungara pastro, ĉefepiskopo.

István Seregély
hungara episkopo
Seregély István en 2010
Seregély István en 2010
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1931 (1931-03-13)
en Szombathely
Morto 31-an de decembro 2018 (2018-12-31) (87-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Ferenc Földes Secondary School • Central seminary (Budapest) • Pázmány Péter Catholic University Faculty of Theology vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
ĉefepiskopo de Eger
ĉefepiskopo de Eger
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Seregély [1] naskiĝis la 13-an de marto 1931 en Szombathely, li mortis la 31-an de decembro 2018 en Nyíregyháza.

Biografio redakti

István Seregély maturiĝis en gimnazio en Miskolc en 1948. Post 2 jaroj li ekstudis en seminario de Szombathely, iom poste en seminario en Budapeŝto, respektive en Teologia Akademio. Li pastriĝis en Szombathely en 1955. Li estis pastro en Gyöngyösfalu (1956-1959), Nyőgér (1959), Zalaegerszeg (1960-1962), Katedralo de Vizito de Maria (Szombathely) (1963-1974), Kőszegszerdahely (1974–1981), Kőszeg (1981–1987). Intertempe en 1960 li doktoriĝis. En 1987 li estis nomumita ĉefepiskopo de Eger. Lia slogano estis: "Christus est via veritas et vita" (Kristo estas vojo, vero kaj vivo). Li partoprenis en fondoj de katolikaj universitato kaj radio. En 2007 li emeritiĝis. Li ricevis premiojn en 2005 kaj 2011.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Imádkozzál érettünk Istennek szent Anyja. Elmélkedések (2001)
  • Szűz Mária levelei. Elmélkedések a rózsafüzér titkairól (2007, 2015)
  • A kereszténység a vallás koronája. Válogatás az egri Szent István Rádióban elhangzott jegyzetekből (2013)

Fontoj redakti