Katedralo Vizito de Maria (Szombathely)

Katedralo de Vizito de Maria estas latinkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Szombathely, en la urbocentro.

Katedralo de
Vizito de Maria
Katedralo de Vizito de Maria en Szombathely
Katedralo de Vizito de Maria en Szombathely
paroĥopreĝejokatedralomalgranda baziliko • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szombathely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Latina Eklezio
provinco Vas
diocezo Szombathely
Dato de konsekro 1806, 1814
Statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17911814
Specifo
Enhaveco 5000
Longo 79 m
Alto 28 m (interne), 63 m (turoj)
lokigo de altaro 38 m (navo), 24 m (ĉefnavo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Szombathely iĝis diocezo en 1777. En loko de la katedralo estis malnova preĝejo (kaj ankaŭ diversaj ruinoj), kiun oni malkonstruis en 1791, poste oni komencis konstrui la katedralon. En 1945 bombo trafis la katedralon. Post 2 jaroj ekstere la katedralo renoviĝis, interne nur en 2004.

Inter 1963-1974 tie estis pastro István Seregély (baldaŭa ĉefepiskopo).

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo havas 2 turojn, la navo formas krucon. Ekstere skulptaĵoj pri Sankta Petro, Sankta Paŭlo kaj simbola virino estas videblaj. Interne estas centre la ĉefaltaro kaj flanke 6 altaroj. Parto de la bildoj estas originaj, sed estas pentritaj post la 2-a mondmilito (ekzemple Ave Maria kaj Alveno de Sankta Spirito.

En la katedralo estas entombigitaj kardinalo František Herzan von Harras, episkopoj János Szily, Imre Szabó kaj Gábor Balassa.

Fontoj redakti

 
Aerfoto pri la katedralo
 
La ĉefnavo
 
Nova orgeno de la katedralo