Béla Both (reĝisoro)

Béla Both [bot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Both Béla estis hungara reĝisoro, teatrestro, aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Lili Móricz.

Béla Both
Béla Both en 1942
Béla Both en 1942
Persona informo
Naskonomo Both Béla
Naskiĝo la  21-an de novembro 1910(nun 1910-11-21)
en Hungario Szerencs (Hungario)
Morto la 20-an de februaro 2002
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Lili Móricz
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Béla Both [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1910 en Szerencs, li mortis la 20-an de februaro 2002 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Both akiris diplomon en Teatra Akademio en 1932. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Déryné kiel aktoro-reĝisoro. Inter 1934 kaj 1941 li estis reĝisoro de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ĉefreĝisoro de Nacia Teatro (Szeged). Post la 2-a mondmilito li estis reĝisoro kaj teatrestro de Teatro Magyar, poste inter 19471949 li estis teatrestro de Nacia Teatro en Szeged. En 1958 li estis nomumita reĝisoro de Teatro Madách, iom poste li estis ankaŭ teatrestro. Ekde 1964 li estis ankaŭ teatrestro de Nacia Teatro en Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1971.

Li ricevis premiojn en 1971 kaj 1982. Li havis edzinon nelonge, poste eksediĝo okazis.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj televiziaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Hókirálynő (1964)
  • A szerelem ára (1967)

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinejaj filmaj roloj redakti

  • La atestanto (1969) - kamarado Bástya (unu el la ĉefroloj)
  • Fekete gyémántok (1976)
  • Csók anyu! (1986)
  • Megint tanú (1994)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti

Dubladaj roloj redakti

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Pierre Dac, John Bryans kaj aliaj [2]

Fontoj redakti