Malfermi la ĉefan menuon

György Száraz [djordj sAraz], hungare Száraz György, Esperante ’’Georgo Száraz’’ estis hungara verkisto, ĵurnalisto kaj dramisto.

György Száraz naskiĝis la 3-an de novembro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de decembro 1987 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

György Száraz estis soldato inter 1949-1952, poste li estis kondamnita je prizono. En 1956 (jam libera) li eklaboris en diversaj laborejoj. En la 1960-aj jaroj li komencis verki precipe historiajn dramojn, kaj li ankaŭ tradukadis. Ekde 1964 li jam profesie estis ĵurnalisto. Inter 1983-1987 li estis ĉefredaktoro de revuo. Li ricevis premion Kossuth en 1985, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)Redakti

  • A nagyszerű halál dramo pri La 13 martiroj de Arad 1974
  • Béla la 3-a historia dramo 1977
  • A Rókus-templom harangjai dramo 1979
  • Ítéletidő dramo pri okazintaĵoj en Transilvanio en 1849 1979
  • Worafka tanácsos úr televizia filmo 1979
  • Egy furcsa könyvről eseo 1983
  • Történelem jelenidőben studoj 1984

FontojRedakti