Grek-katolika preĝejo Duondormo de Dipatrino (Szerencs)
La preĝejo Duondormo de Dipatrino (origine hungare Istenszülő elszenderedése; komprenu kiel sinonimo de Ĉielenpreno de Maria) estas grek-katolika historia monumento en urbo Szerencs (Hungario).
Preĝejo Duondormo de Dipatrino | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szerencs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Miskolc |
dekanujo | Abaúj-Hegyalja |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Hegy u. |
Historio redakti
En Szerencs la loĝantaro malpliiĝis en frua 18-a jarcento pro militado kaj epidemio, tial la bienulo varbis rutenojjn. Ili estis grek-katolikoj kaj fondis paroĥon en 1716, samtempe ankaŭ kirko estis konstruita, sed ties patrono ne estas konata. Pli nova (nun videbla) preĝejo estis konstruita en la 1790-aj jaroj. La du sonoriloj estis kreitaj en 1892, respektive 1949.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto, sed flanke de la navo ankaŭ krucifikso estas videbla ekde 1849. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias ĉe flanko de la turo. La navo havas krucnavon, kiu finiĝas ambaŭflanke en duonrondo. La absido estas hufumoforma kaj dekstre sakristio aliĝas. Interne la ikonostazo estas sesnivela.