Miklósné Tóth
Miklósné Tóth [miklOŝnE tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Miklósné estis hungara pentristo, instruisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Mészáros Irén (post la geedziĝo ŝi uzis la geedziĝan nomon Miklósné Tóth).
Miklósné Tóth | |
---|---|
![]() Miklósné Tóth | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mészáros Irén |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1933 en Szerencs |
Morto | 8-an de decembro 2013 (80-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Irén Mészáros [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1933 en Szerencs, ŝi mortis la 8-an de decembro 2013 en Miskolc.
Biografio redakti
Miklósné Tóth frekventis kalvinanan liceon Miskolc, kie ŝi lernis desegnadon de János Seres. Ŝi akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Eger, poste plian diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Post siaj studoj ŝi instruis en sia naskiĝurbo ĝis la emeritiĝo. Ŝi edziĝis kaj naskis filinon en 1955. Ŝi pentradis precipe somere aŭ libertempe aĵpentraĵojn, pejzaĝojn, portretojn, ĝenrojn. Ŝi ricevis ĉefe lokajn premiojn inter 1977-2013.
Ekspozicioj redakti
- 34 solaj kaj 103 kolektivaj ekspozicioj, el ili 6 okazis eksterlande
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Aĵpentraĵo kun tulipoj
- Siófok
- Panoramo en Transilvanio
- Sunbanado
- Post banado
- Memportreto
- Inundo
- Stefano Bocskai inter la korteganoj
- Sunsubiro
- En masko
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-09-11 per la retarkivo Wayback Machine