Kalvinana preĝejo (Szerencs-Ond)

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1987) en urbo Szerencs (Hungario), ĝis la unuiĝo en vilaĝo Ond.

Kalvinana preĝejo de
Szerencs
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szerencs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 1802 (la turo en 1805)
Specifo
Alto 24 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Ond la unua mencio pri katolika preĝejo okazis en 1332. La turkoj detruis la vilaĝon en 1567, la vilaĝo rehomiĝis en 1595 kun kalvinanoj. Ili uzis la iaman katolikan kirkon, sed ĝi estis pligrandigita en 1722. En la saman lokon oni konstruis la nun videblan kalvinanan kirkon en 1802, sed la turo estis konstruita post 3 jaroj. La turo estis renovigita en 1978.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La navo finiĝas en duonronda absido. Interne ekzistas galerio, laŭ la kutimoj predikejo kaj orgeno.

Fontoj redakti