Antal Fery
Antal Fery [feri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fery Antal estis hungara grafikisto, afiŝisto.
Antal Fery | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fery Antal |
Naskiĝo | 12-an de junio 1908 en Szerencs |
Morto | 30-an de junio 1994 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1927–1935) ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | grafikartisto grafikisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/63/FeryAntal_Feh%C3%A9rv%C3%A1ri7.jpg/220px-FeryAntal_Feh%C3%A9rv%C3%A1ri7.jpg)
Antal Fery [1] naskiĝis la 12-an de junio 1908 en Szerencs, li mortis la 30-an de junio 1994 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAntal Fery aĝis 13, kiam li eklaboris en la loka uzino, libertempe li ŝatis desegnadi. Li studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo inter 1927-1935 helpe de financa apogo de la uzino. Lia ĉefinstruisto estis Nándor Lajos Varga. Post siaj studoj li kreis plej ofte afiŝojn. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato, sed li ne batalis, sed desegnis mapojn. Post la mondomilito li estis longe neglektita, ĉar pli frue li kreis kontraŭkomunismajn afiŝojn. Li ŝatis krei ankaŭ ekslibrisojn helpe de ksilografio (lignogravurado). Li ricevis premion nur antaŭmorte.
Solaj ekspozicioj
redakti- Tutlanda Biblioteko Széchényi (1965)
- Tokaj (1975)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1948, 1956, 1958)
- Arthalo Budapeŝto (1961, 1966, 1986)
Elektitaj afiŝoj
redakti-
Ruĝa Kruco
-
Helpu
Liaj mozaikoj
redakti- Stefano Bocskai rajdanta (Szerencs, 1979)
- portreto pri Bocskai (Szerencs, 1979)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Újbuda (2008)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-30. Alirita 2018-12-30.