Rožňava

urbo de Slovakio
(Alidirektita el Rozsnyó)

Rožňava, hungare Rozsnyó [roĵnjO], germane Rosenau) estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava, kies distriktejo ĝi estas. La nomo devenas el la germana, signifante rozejo.

Rožňava
hungare Rozsnyó, germane Rosenau
urbo
Urboturo en Rožňava
Blazono
Oficiala nomo: Rožňava
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Rožňava
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Montaroj Slovaka karsto, Slovaka ercmontaro
Riveroj Rožňavský potok, Slaná
Situo Rožňava
 - alteco 313 m s. m.
 - koordinatoj 48° 39′ 30″ N 20° 31′ 51″ O / 48.65833 °N, 20.53083 °O / 48.65833; 20.53083 (mapo)
Areo 45,614 km² (4 561,4 ha)
Loĝantaro 18 670 (31.10.2011)
Denseco 409,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1230
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 048 01
Telefona antaŭkodo +421-58
Aŭtokodoj RV
NUTS 525529
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Rožňava
Retpaĝo: www.roznava.sk
Portalo pri Slovakio
Malnova urbodomo de Rožňava

Situo redakti

La urbo situas en valo, laŭ bordo de Slaná, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Košice-Zvolen. Krome estas grava ĉefvojo al Poprad kaj fervojo al Dobšiná. Košice troviĝas 55 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1294 en formo Rosnaubana, pli frue germanaj ministoj fondis la komunumon. Ĝi ricevis urbajn privilegiojn en 1340. Dum la historio oni minadis oron, feron kaj aliajn ercojn. La husanoj okupis ĝin en ĉirkaŭ 1440 kaj ili konstruis fortikaĵon, kiun Johano Hunyadi okupis en 1452. Poste la ruina fortikaĵo apartenis al familio Rozgonyi (rozgonji). En la 16-a j.c. la loĝantoj iĝis protestantoj. La turkoj kelkfoje finrabis la urbeton. En 1685 Emeriko Thököly en batalo malvenkis de Habsburgoj. Dum la liberecbatalo Francisko Rákóczi la 2-a ofte pasigis tie tempojn. Okazis pesto en 1710, incendio en 1776. Ĝuste tiam Maria Teresia nomumis la urbon katolika episkopejo. La urbo akiris la rangojn konsilantrajta kaj mina ekde 1876. La urbo iĝis industria centro en la 19-a j.c.

En 1910 loĝis en la urbo 6565 da homoj (5886 hungaroj, 406 slovakoj kaj 159 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.

En 2001 loĝis en la urbo 19 261 da homoj, grandparte slovakoj. Okazis impona subĉiela meso fare de papo Johano Paŭlo la 2-a en 2003.

Alianco de minurboj en Supra Hungarujo redakti

Unue hungare, poste laŭ nuna formo slovake:

Gölnicbánya Igló Jászó Rozsnyó
Rudabánya Szomolnok Telkibánya
Gelnica Spišská Nová Ves Jasov Rožňava
Rudabánya Smolník Telkibánya

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

 
Preĝejo de Rožňava

Ĝemelurboj redakti