Pál Magda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Magda Pál estis hungara statistikisto, geografo, pedagogo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1834).

Pál Magda naskiĝis la 29-an de junio 1770 en Hungara reĝlando en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio). Li mortis la 23-an de julio 1841 en Sárospatak.

Biografio redakti

Pál Magda frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en diversaj urboj de Supra Hungarujo, fine li plulernis en universitato de Jena. Hejmenveninta en 1794 li komence estis ĉefamilia edukisto, poste li instruis 4 jardekojn en diversaj lokoj, precipe en gimnazioj. En 1838 li pensiuliĝis. Li estis frua pioniro de la hungara statistiko. Li verkadis latine, hungare, germane.

Verkaro (elekto) redakti

  • De discrimine, in quo scholae evangelicae Hungariae cum tota re evangelica versantur. Programma, quo patronos scholae gratiosissimos pro examine publico in gymnasio a. c. Neosoliensi diebus 25., 26. et 27. junii celebrando humanissime invitat (1811)
  • Magyar országnak és a határőrző katonaság vidékinek legujabb statisztikai és geographiai leírása (Statistika priskribo de Hungarujo kune kun Limgarda zono), (1819)
  • Neueste statistisch-geographische Beschreibung des Königreichs Ungarn, Croatien, Slavonien und der ungarischen Militärgrenze (1832, 1835)
  • A mezei gazdaság philosophiájának szabásai szerint okoskodó és munkálkodó gazda (1833, 1839)
  • diversaj verkoj restis en manuskriptoj

Fontoj redakti