Spišská Nová Ves
Spišská Nová Ves (hungare Igló germane Zipser Neudorf pole Spiska Nowa Wieś) estas urbo en Slovakio.
Spišská Nová Ves | ||
hungare Igló, germane Zipser Neuendorf | ||
urbo | ||
Reduto en Spišská Nová Ves
| ||
|
||
Oficiala nomo: Spišská Nová Ves | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Spišská Nová Ves | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Urbaj partoj | 9
| |
Memorindaĵo | Reduto | |
Riveroj | 4
| |
Situo | Spišská Nová Ves | |
- alteco | 430 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 56′ 39″ N 20° 33′ 39″ O / 48.94417 °N, 20.56083 °O (mapo) | |
Areo | 66,671 km² (6 667,1 ha) | |
Loĝantaro | 38 257 (31.12.2007) | |
Denseco | 573,82 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1268 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 052 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-53 | |
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.spisskanovaves.eu | ||
![]() |
Geografio Redakti
Spišská Nová Ves situas en valo de Hornád, proksime troviĝas Levoča.
Historio Redakti
La unua mencio pri la komunumo okazis en 1268 en latina formo Villa Nova, en 1279 en hungara formo Igloszásza. Laŭ la dokumentoj oni setligis tien ministajn saksojn el urbeto Iglau. Ili minis ferojn kaj kuprojn. La loko iĝis kampurbo kaj minurbo, kie disvolviĝis ankaŭ la industrio. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando, la reaĉeto okazis en 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
Tvarožná | Veľká | Hniezdne | Spišská Nová Ves |
Ľubica | Stará Ľubovňa | Matejovce | Vrbov |
Strážky | Podolínec | Poprad | Ruskinovce |
Spišská Belá | Spišské Vlachy | Spišská Sobota | Spišské Podhradie |
En 1441 tertremo okazis. Inter 1772-1876 la urbo estis centro de ekspola regiono. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Spišská Nová Ves-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Trenčín-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 10 525 da homoj (5103 slovakoj, 3494 hungaroj kaj 1786 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo estis distriktejo de Igló (havanta la rangon konsilantrajta urbo) en Szepes (reĝa departemento), poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.
La hungara armeo en 1939 bombatakis la urbon, 13 da homoj mortis.
Alianco de minurboj en Supra Hungarujo Redakti
Unue hungare, poste laŭ nuna slovaka formo:
Gölnicbánya | Igló | Jászó | Rozsnyó |
Rudabánya | Szomolnok | Telkibánya |
Gelnica | Spišská Nová Ves | Jasov | Rožňava |
Rudabánya | Smolník (distrikto Gelnica) | Telkibánya |
Vidindaĵoj Redakti
Famuloj Redakti
- Tivadar Csontváry Kosztka, hungara pentristo en la urbo estis apotekisto en 1874
- en la urbo naskiĝis:
- hungara aktorino kaj operokantisto Lili Neményi
- hungara arkitekto Aladár Münnich
- hungara biologo Aladár Scherffel
- hungara geologo Tivadar Posewitz
- hungaria germana juristo Károly György Rumy
- hungara ĉefkuracisto János Maleter
- hungara grafikisto Viktor Olgyai
- hungara inĝeniero kaj hidrogeologo Pál Mazalán
- hungara internofasonisto László Hornicsek
- hungara kartografo Lajos Hajts
- hungara kuracisto János Bókay
- hungara lancoĵetisto Béla Szepes
- hungara parlamentano Aurél Münnich
- hungara pentristo kaj inĝeniero Sámuel Lányi
- hungara komponisto Károly Thern
- hungara violonisto Ede Zathureczky
Esperanto Redakti
Okaze de la Cseh-kursfino aranĝis la ĉi-tiea Katolika Esperanto-Rondo sabate la 17-a de junio 1933 en la salono de Bialdyga amuzan vesperon, al kiu estis invitataj ĉiuj esperantistoj de l' ĉirkaŭaĵo. Oni vidis gesamideanojn el Nowy Bytom, Hajduki kaj Świętochłowice. Ĝojege salutis s-ro Gajda pli ol ducent partoprenintojn. Post la komuna kanto de esperantista himno sekvis prologo deklamita de juna fraŭlino Leśniczanka, kaj verkita de ano de Katolika Esperanto-Rondo. Nun sekvis la festprelego. La preleginto parolis pri la graveco de publikaj festoj esperantistaj. Post tio alternis en multkolora vico kantoj, deklamoj kaj muzikaĵoj de kursanoj. Multe plibeligis la vesperon Erwin Nowak. Aparte oni devas mencii dancojn de papilioj kaj buboj, kiuj estis ekzercitaj de instuistino f-ino Robaczyńska. Disdonante la atestojn. dankis la Cseh-instruistino s-ino Klara Borzykowska al la estraro de Katolika Esperanto-Rondo kaj al la gekursanoj por ilia senekzempla fervoreco. Por fini la oficialan parton, oni kantis la esperantigitan polan himnon nacian „Di', kiu nian...”.