Youngstown (Ohio)

urbo de Ohio en Usono
(Alidirektita el Youngstown)

Youngstown estas la administrurbo de Kantono Mahoning, Ohio, Usono, apud la Rivero Mahoning.[1] Ĝi staras 105 kilometrojn sudoriente de Klevlando kaj 100 kilometrojn nordokcidente de Picburgo, Pensilvanio. Kvankam parto de sia propra metropola regiono, oni ofte ankaŭ inkluzivas ĝin en la Picburga Tri-Ŝtata Areo kaj Granda Klevlando.[2] Youngstown staras 16 kilometrojn okcidente de la Pensilvania ŝtatlimo kaj mezvoje inter Novjorko kaj Ĉikago per interŝtata vojo 80.

Youngstown, Ohio
Blazono
urbo de Usono • kantona sidejo [+]

Etimologio: Fondinto John Young

Ŝtato Usono
Federacia ŝtatoOhio

Supermara alteco259,08 m
Koordinatoj41° 6′ N, 80° 39′ U (mapo)41.096388888889-80.649166666667Koordinatoj: 41° 6′ N, 80° 39′ U (mapo)

Areo88,6 km² (8 860 ha)
- de akvo0,8 km² (80 ha)

Loĝantaro66 571 (2011)
- de aglomeraĵo66 571
Denseco751,37 loĝ./km²

Fondita1796
UrbestroCharles P. Sammarone (Demokratia Partio)

HorzonoOT (UTC-5)
- somera tempoOT (UTC-4)
Poŝtkodo44501–44507, 44509-44515, 44555
Telefona antaŭkodo330, 234

Youngstown, Ohio (Ohio)
Youngstown, Ohio (Ohio)
DEC
Youngstown, Ohio
Youngstown, Ohio
Lokigo de Ohio en Usono

Map
Youngstown, Ohio

Vikimedia Komunejo:  Youngstown, Ohio [+]
Retpaĝaro: City of Youngstown
vdr
Panoramo de Youngstown

Oni nomis la urbon post John Young el Whitestown, Nov-Jorkio, frua enmigrinto kiu starigis la unuan lignomuelejon kaj grenmuelejon de la komunumo.[3] Youngstown staras en Usona regiono, kiun oni iam nomis Ŝtalvalon kaj eknomis Rustozonon post la dekadenco de Usona ŝtala industrio en la 1970-aj jaroj.[4] Youngstown ankaŭ staras en Apalaĉa Ohio inter la bazmontetoj de la Apalaĉa Montaro. Laŭ Usona popolnumbro de 2010, 66,982 homoj loĝas en Youngstown. Ĝi estas la 9-a plej granda urbo en Ohio. De post 1980, Youngtown perdis 60 elcenton de la loĝantaro.[5]

Laŭ Usona popolnumbro de 2010, 565,773 homoj loĝas en la Youngstown-Warren-Boardman metropola regiono, kiu inkluzivas Kantonojn Mahoning kaj Trumbull en Ohio kaj Mercer en Pensilvanio. La tutan ŝtalvalan regionon enloĝas 763,207 homoj.[6]

Historio redakti

Oni nomas Youngstown post John Young el Nov-Jorkio, kiu enketis la areon en 1796 kaj enmigris tien post nelonge[7]. La 9-an de februaro 1797, Young aĉetis la landon de la Okcidentrezerva Landkompanio ĉe 16,085 dolaroj.[8] Oni oficiale registris la 1797-an starigon de Youngstown la 19-an de aŭgusto 1802.[9].

La areo konsistigonta de nuntempa Youngstown estis parto de la okcidenta landrezervo de Konektikuto, kiu mem estis parto de la Nordokcidenta Teritorio.[10] Kvankam plimulto da fruaj enmigrantoj venis el Konektikuto, Youngstown altiris gravan kvanton da skot-iroj el apuda Pensilvanio.[11] La unuaj eŭropanoj permanente enmigri la areon estis James Hillman kaj lia edzino Catherine Dougherty.[12] Jam en 1798, Youngstown estis hejmo de pluraj familioj kiuj koncentris sin ĉirkaŭ punkto kie rivereto Mill Creek kuniĝas la Riveron Mahoning.[10] En 1798 Elijah Boardman, membro de la Konektikuta Landkompanio, starigis la urbeton Boardman. En 1798 ankaŭ fondiĝis Austintown de John McCollum el Nov-Ĵerzejo.[13]

Dum la loĝantaro de la okcidenta landrezervo kreskis, oni ekvidis bezonon de administrataj kvartaloj. En 1800 teritoriestro Arthur St. Clair starigis Kantonon Trumbull (nomitan pro konektikuta guberniestro Jonathan Trumbull) kaj nomis la malpli grandan urbeton Warren kiel ĝian administrurbon.[14] En 1813 oni dividis Kantonon Trumbull al du urbetoj- la urbeto Youngstown konsistigis la plejparton de tio, kio fariĝos Kantono Mahoning.[15] Oni korporaciigis la Vilaĝon de Youngstown en 1848 kaj donis urboĉarton al ĝi en 1867. En 1876 ĝi anstataŭis Canfield kiel administrurbo de Kantono Mahoning.[16]

En la frua 19-a jarcento la komunumo malkovris karbon en la areo. Oni sekve inkluzivas Youngstown inter la reto de la fama Kanalo Erie. La Kanalkompanio de Pensilvanio kaj Ohio organiziĝis en 1835 kaj la kanalo kompletiĝis en 1840.[17] Loka industriisto David Tod, kiu poste estis fariĝonta guberniestro de Ohio dum la Usona Enlanda Milito, konvinkis al vaporŝipestroj sur Lago Erie, ke karbo minita el la Mahoninga Valo povus fueli iliajn ŝipojn se kanala transporto disponeblus inter Youngstown kaj Klevlando. La ekonomio de Youngstown plu kreskis pro la alveno de la fervojo en 1856.[18]

La industria kreskado de Youngstown ŝanĝis la Mahoningan valon. La kreskanta karba industrio altiris centojn da enmigrantoj el Kimrio, Germanio kaj Irlando. Post la fondiĝo de ŝtalejoj en la malfrua 19-a jarcento, Youngstown fariĝis populara destino de enmigrantoj el orienta Eŭropo, Italio kaj Grekio.[19] En la frua 20-a jarcento la komunumo ĝuis enfluon de enmigrantoj el ne eŭropaj landoj kiel modernaj Lebanono, Palestinio, Israelo kaj Sirio. En la 1920-aj jaroj denaskaj usonanoj puŝis kontraŭ tiun demografian ŝanĝon kaj la Mahoninga valo fariĝis centro de Ku-Kluks-Klana aktivado.[20] La situacio atingis kulminon en 1924 kiam strataj bataloj inter Klanaj membroj kaj Italiaj kaj Irlandaj usonanoj en proksima Niles kaŭzis la guberniestron de Ohio deklari militjuron.[21] En 1928 la Klano jam estis akre malkreskanta, kaj post tri jaroj ĝi vendis sian renkontiĝejon en Canfield, Kountry Klub Field.[22]

La kreskado de industrio altiris personojn de inter la limoj de Usono kaj de Latin-Ameriko. Ekde la malfrua 19-a jarcento, afrik-usonanoj formis parton de la urbo proporcian al la cetero de la lando. La unua loka kongregacio de la African Methodist Episcopal Church fondiĝis en 1871. En la 1880-aj jaroj, loka advokato William R. Stewart iĝis la dua afrik-usona ano de la Usona Domo de Reprezentantoj. Granda enfluo de afrik-usonanoj en la frua 20-a jarcento okazis pro evoluoj en la industria sektoro. Dum la nacia Ŝtala Striko de 1919, lokaj industriistoj ekdungis milojn da laboristoj el suda usono, multaj el kiuj estis negraj. Ĉi tiu movo ekbruligis rasismajn sent-inklinojn inter lokaj blankuloj kaj dum jardekoj, afrik-usonaj ŝtal-laboristoj spertis diskriminacion en la laborejo. Enmigrado el la sudo kreskis grandoble en la 1940-aj jaroj, kiam la maŝinigado de suda agrikulturo finigis la ekspluantan sistemon de kunhava plantado, lasante iamajn farm-laboristojn serĉi industriajn postenojn.

La loĝantaro de la urbo pli diversiĝis de post la dua mondmilito, kiam ŝajne firma industrio de ŝtalo altiris milojn da laboristoj. En la 1950-aj jaroj, la latinamerika loĝantaro kreskis signife; en la 1970-aj jaroj, la plej grandaj religiaj institucioj en Youngstown por hispan-parolantaj civitanoj estis St. Rose of Lima Roman Catholic Church kaj First Spanish Baptist Church of Ohio. Kvankam diverseco estas unu el la plej daŭraj karakteraĵoj de la urbo, la industria ekonomio kiu altiris la diversajn grupojn kolapsis en la malfruaj 1970-aj jaroj. Responde al postaj defioj, la urbo ekfaris vaste publikigitajn paŝojn por diversiĝi ekonomie dum ĝi kontinuas plifortigi siajn tradiciajn fortajn kvalitojn.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Referencoj redakti

  1. Subcounty population estimates: Ohio 2000–2006. United States Census Bureau, Population Division (2007-06-28). Arkivita el la originalo je 2008-04-20. Alirita 2008-05-28.
  2. "'The Tech Belt Initiative' to link Cleveland, Youngstown, Pittsburgh to share gains, dollars", The Plain Dealer, 2008-11-04. Kontrolita 2008-11-22.
  3. Communities along the Mahoning River. Youngstown State University. Arkivita el la originalo je 2007-06-21. Alirita 2007-02-26.
  4. Bruno (1999), p. 10.
  5. American FactFinder2. Alirita 2010-03-20.
  6. Annual Estimates of the Population of Combined Statistical Areas: April 1, 2000 to July 1, 2007. Alirita 2007-07-10.
  7. "Knowing Youngstown: John Young's Land Purchase", The Youngstown Daily Vindicator, October 15, 1924, paĝo 7hi.
  8. Aley (1975), pp. 28–29.
  9. Blue et al. (1995), pp. 15–16.
  10. 10,0 10,1 Blue et al. (1995), p. 13.
  11. Blue et al. (1995), pp. 16–17.
  12. Blue et al. (1995), p. 15.
  13. Sanderson, Thomas. (1907) 20th Century History of Youngstown and Mahoning County, Ohio. Biographical Publishing Company, p. 169–180.
  14. Blue et al. (1995), pp. 17–18.
  15. Blue et al. (1995), p. 18.
  16. Aley (1975), pp. 98–99.
  17. Blue et al. (1995), pp. 33–35.
  18. Blue et al. (1995), pp. 35–36.
  19. Blue et al. (1995), p. 69.
  20. Jenkins (1990), p. 19.
  21. Jenkins (1990), p. 137.
  22. Aley (1975), p. 259.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti