Smolník (distrikto Gelnica)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Smolník |
Smolník, hungare Szomolnok, germane Schmölnitz estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Gelnica.
Smolník | |
hungare: Szomolnok, germane: Schmöllnitz | |
municipo | |
Smolník
| |
Oficiala nomo: Smolník | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Gelnica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Slovaka ercmontaro |
Rivero | Smolník |
Situo | Smolník |
- alteco | 567 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 43′ 50″ N 20° 44′ 20″ O / 48.73056 °N, 20.73889 °O (mapo) |
Areo | 68,9749 km² (6 897,49 ha) |
Loĝantaro | 1 183 (31.12.2010) |
Denseco | 17,15 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1243 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 055 66 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | GL |
NUTS | 543560 |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.smolnik.sk | |
![]() |
Situo Redakti
Smolník situas en valo de rojo, 26 km malproksime de Gelnica.
Historio Redakti
Germanoj fondis setlejon por minadi en la 13-a jarcento. En la hungaraj dokumentoj ĝi aperas unuafoje en 1243. La komunumo iĝis libera minista urbo en 1327, tiutempe havanta la nomon Semelnech, baldaŭ la urbo iĝis rezidejo de minista ĉambro. En 1444 la husanoj havis tie fortikaĵon, ekde 1465 la kampoj apartenis al familio Szapolyai (sapojai). Okazis pesto en 1600. Baldaŭe la kuprominado prosperis, oni okupiĝis ankaŭ pri fandado, eĉ monerfarado. En 1910 en la urbo loĝis 2345 da loĝantoj (germanoj en majoritato, slovakoj kaj hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Gelnica. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1299 da homoj, (1197 slovakoj).
Alianco de minurboj en Supra Hungarujo (unue hungare, poste slovake) Redakti
Gölnicbánya | Igló | Jászó | Rozsnyó |
Rudabánya | Szomolnok | Telkibánya |
Gelnica | Spišská Nová Ves | Jasov | Rožňava |
Rudabánya | Smolník | Telkibánya |
Krome ankaŭ la 4 proksimaj minejoj formis aliancon (hungare, slovake):
Gölnicbánya | Merény | Szepesremete | Szomolnok |
Gelnica | Nálepkovo | Mníšek nad Hnilcom | Smolník |
Vidindaĵoj Redakti
Famuloj Redakti
En la iama Szomolnok naskiĝis:
- hungara aktoro Jenő Gáspár
- hungara matematikisto Avendano Gábor Corzan
- hungara episkopo László Esterházy
- hungaraj inĝenieroj Béla Milasovszky, Antal Ruprecht, Béla Solt kaj Károly Tavy
- hungara pastro-rektoro István Klinger.