Nálepkovo, hungare Merény [merEnj], germane Wagendrüssel estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Gelnica. La historia slovaka nomo estas Vondrisel.

Nálepkovo
(Vondrišel)
hungare: Merény, germane: Wagendrüssel
municipo
Nálepkovo
Blazono
Oficiala nomo: Nálepkovo
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Gelnica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Rivero Hnilec
Situo Nálepkovo
 - alteco 590 m s. m.
 - koordinatoj 48° 49′ 14″ N 20° 39′ 33″ O / 48.82056 °N, 20.65917 °O / 48.82056; 20.65917 (mapo)
Areo 55,651 km² (5 565,1 ha)
Loĝantaro 3 077 (31.12.2010)
Denseco 55,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 053 33
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj GL
NUTS 543373
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Nálepkovo
Retpaĝo: www.nalepkovo.sk
Portalo pri Slovakio
Vilaĝdomo en Nálepkovo
Panoramo al Nálepkovo
Centro de Nálepkovo
Preĝejo en Nálepkovo

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Banská Bystrica-Prešov. Spišská Nová Ves troviĝas 19 km.

Historio redakti

Familio Máriássy (mArjAŝi) venigis saksojn en 1290 por minadi. En la hungaraj dokumentoj ĝi aperis unuafoje tiam en formo Vagndruzel. La komunumo urbiĝis en 1358. Ekde la 16-a jarcento la loĝantoj parte estis katolikoj, parte luteranoj. Poste la urbo prosperadis pro la ferogisado. Kelkaj okupiĝis ankaŭ pri forstrumado. En 1910 en la urbo loĝis 2289 da loĝantoj (germanoj en majoritato, slovakoj, hungaroj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Post 1945 la germanoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en la vilaĝo 2626 da homoj, (1859 slovakoj, 725 ciganoj).

Alianco redakti

Dum la historio 4 proksimaj minaj komunumoj formis aliancon (hungare, slovake):

Gölnicbánya Merény Szepesremete Szomolnok
Gelnica Nálepkovo Mníšek nad Hnilcom Smolník

Vidindaĵoj redakti