Ruskinovce, hungare Ruszkin, germane Rissdorf estas eksurbo (dum mezepoko estis reĝa urbeto), poste vilaĝo, kiu estis neniigita pro la kreado de milita areo, nomata Javorina en Slovakio en distrikto Kežmarok.

Ruskinovce
hungare: Ruszkin, germane: Rissdorf
malaperinta municipo
Oficiala nomo: Ruskinovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Kežmarok
Historiaj regionoj Supra Hungarujo, Spiŝo
Parto de Javorina
Montaro Levočské vrchy
Situo Ruskinovce
 - alteco 740 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 12″ N 20° 37′ 55″ O / 49.15333 °N, 20.63194 °O / 49.15333; 20.63194 (mapo)
Loĝantaro (31.12.2010)
Ekzisto 13-a jarcento
 - pereo 1952
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Portalo pri Slovakio

Historio redakti

Dum la mezepoko la loĝantaro okupiĝis pri komercado, terkulturo, forstrumado kaj teksaĵado. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):

Duránd Felka Gnézda Igló
Leibic Ólubló Mateóc Ménhárd
Nagyőr Podolin Poprád Ruszkin
Szepesbéla Szepesolaszi Szepesszombat Szepesváralja
Tvarožná Veľká Hniezdne Spišská Nová Ves
Ľubica Stará Ľubovňa Matejovce Vrbov
Strážky Podolínec Poprad Ruskinovce
Spišská Belá Spišské Vlachy Spišská Sobota Spišské Podhradie

En 1910 loĝis en la urbo 588 da homoj ˙precipe germanoj, krome en minoritato slovakoj. La urbo havis katolikan kaj luteranan preĝejojn. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Szepes (reĝa departemento), poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj, en 1952 la ŝtato forprenis la komunumon kune kun la najbareco kaj formis tie militan zonon por trejnado.

Nuntempe la politikistoj paroladas pri malkonstruo de milita bazo, krome pri kompensado por la iamaj loĝantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksaj vilaĝoj de Slovakio