Ľubica
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomataj akvaj fluoj temas artikolo Ľubica (apartigilo).
Ľubica, hungare Leibic germane Leibizz estas urboaspekta vilaĝo kaj eksurbo en Slovakio. La vilaĝo situas en valo de rojo.
Ľubica | ||
hungare: Leibic, germane: Leibizz | ||
municipo | ||
Vido al Ľubica
| ||
|
||
Oficiala nomo: Ľubica | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Kežmarok | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Rivero | Ľubica | |
Situo | Ľubica | |
- alteco | 629 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 07′ 15″ N 20° 26′ 50″ O / 49.12083 °N, 20.44722 °O (mapo) | |
Areo | 26,4228 km² (2 642,28 ha) | |
Loĝantaro | 4 209 (31.12.2010) | |
Denseco | 159,29 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1271 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 059 71 | |
Telefona antaŭkodo | +421-52 | |
Aŭtokodoj | KK | |
NUTS | 523682 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Ľubica | ||
Retpaĝo: www.obeclubica.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Historio
redaktiLa unua mencio pri la setlejo devenis el 1251, tiam saksoj alvenis. En 1271 la setlejo urbiĝis, en 1364 ricevis rajton pri foiro, en 1535 pri tutlanda foiro, fine en 1656 pri tutlanda foiro jare po 3. Dum la mezepoko la urbo estis fama pri teksaĵistoj, drapofaristoj. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
Tvarožná | Veľká | Hniezdne | Spišská Nová Ves |
Ľubica | Stará Ľubovňa | Matejovce | Vrbov |
Strážky | Podolínec | Poprad | Ruskinovce |
Spišská Belá | Spišské Vlachy | Spišská Sobota | Spišské Podhradie |
La domojn oni konstruis precipe el ligno, tial okazis incendioj en 1659, 1680, 1768 kaj en 1837, dume pesto okazis en 1711. La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo (precipe aveno, sekalo, hordeo, pizo, lino). En 1910 en la urbo loĝis 2782 homoj, (1311 slovakoj, 1135 germanoj kaj 213 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo (havanta rangon konsilantrajta urbo) apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Késmárk, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj. Nuntempe vivas en la vilaĝo preskaŭ senescepte slovakoj.
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Maria el la 13-a j.c.
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito
- luterana templo el 1786
- apud la vilaĝo sulfura banejo
Famuloj
redakti- en la iama Leibitz naskiĝis hungarlandana sciencisto Dávid Frölich