Tivadar Posewitz
Tivadar Posewitz [posevic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Posewitz Tivadar estis hungara geologo, kuracisto.
Tivadar Posewitz | |
---|---|
![]() Tivadar Posewitz 1883 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Posewitz Tivadar Albert Kornél |
Naskiĝo | la 2-an de decembro 1851 en ![]() |
Morto | la 12-an de junio 1917 en ![]() |
Lingvoj | germana • angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • geologo • montgrimpanto |
Tivadar Posewitz[1] naskiĝis la 2-an de decembro 1851 en Igló (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 12-an de junio 1917 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
BiografioRedakti
Tivadar Posewitz akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1874, poste li studis geologion 3 jarojn en akademio de Freiberg (Saksio). Inter 1879-1884 li estis kuracisto en Nederlanda Hindio, sed li libertempe li faris geologiajn esplorojn en Borneo. Hejmenveninta li esploris en Altaj Tatroj kaj en 1887 li eklaboris en la geologia instituto. En 1908 li atingis la rangon ĉefgeologo.
Elektitaj kontribuojRedakti
- Borneo. Entdeckungsreisen und Untersuchungen. (libro, 1889, angle: 1892)
- A magyar Kárpátegyesület 20 éves története (1894)
- A Szepesség, Magas Tátra és a Szepesi Középhegység (1898)
- A Magas Tátra és a Szepesi Középhegység : gyakorlati utmutató a természet kedvelői részére (gvidlibro, 1904)
- Petróleum és aszfalt Magyarországon (lia ĉefverko, 1906)