Levoča
Levoča (hungare Lőcse [lOĉe], germane Leutschau) estas urbo en Slovakio, en regiono Prešov.
Levoča | ||
hungare Lőcse, germane Leutschau | ||
urbo | ||
Urbodomo en Levoča
| ||
|
||
Oficiala nomo: Levoča | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Levoča | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Montaro | Levočské vrchy | |
Rivero | Levočský potok | |
Situo | Levoča | |
- alteco | 570 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 01′ 16″ N 20° 35′ 28″ O / 49.02111 °N, 20.59111 °O (mapo) | |
Areo | 64,04 km² (6 404 ha) | |
Loĝantaro | 14 716 (31.12.2007) | |
Denseco | 229,79 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1249 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 054 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-53 | |
Aŭtokodoj | LE | |
NUTS | 543292 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Levoča, Spiŝa burgo kaj memorindaĵoj de ĉirkaŭaĵo | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 1993 (#17) | |
Numero | 620 | |
Regiono | Eŭropo | |
Kriterioj | iv | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo en Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Levoča | ||
Retpaĝo: www.levoca.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Historio
redaktiLevoča ekestis el du originaj slavaj civitoj, kiujn verŝajne detruis la tataroj en la jaro 1241. Post la detruo denove saksoj refondis la komunumon. En 1271 "Leucha" fariĝis ĉefurbo de Komunumo de Szepes-regionaj saksoj en Hungara reĝlando. La plej malnova skriba dokumento, en kiu unuafoje troviĝas la loknomo en formo "Leucha", estas reĝdokumento de Béla la 4-a el 1294. En 1317 ĝi jam estas menciita rekte kiel libera reĝa urbo.
Al evoluo de urbo grave helpis privilegio de deponej-rajto, donita al Leutschau flanke de reĝo Karolo la 1-a (Hungario) en 1321. Tiu privilegio devigis eksterlandajn negocistojn resti en urbo dum 15 tagoj kaj vend-proponi siajn varojn. Reĝo Sigismondo la 1-a liberigis en 1402 negocistojn de Leutschau el deponej-rajto de aliaj urboj, en 1411 plilarĝis deponej-rajto de Leutschau ankaŭ por enlandaj negocistoj. En 1419 estis civitanoj de Lőcse liberigitaj el pago de tridekonoj (impostoj) en tuta Hungara reĝlando. Tiel malfermis eksterordinaraj eblecoj de libera negocado.
Favora evoluo de urbo kulminis en limo de 15-a kaj 16-a jarcentoj kaj ebligis ekeston de tiaj artaj belegaĵoj, kiaj estas la verko de Majstro Paŭlo en preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo. Promesplenan evoluon interrompis en la 16-a jarcento vasta incendio kaj en la 17-a jarcento kontraŭ-Habsburgaj ribeloj. Leutschau tamen restis centro de regiono Szepes kaj en la 19-a jarcento fariĝis centro de slovaka pornacia movado.
Ĉi tie estis fondita fama Liceo en Leutschau al kiu venis en 1844, post degrado de Ľudovíta Štúra el katedro, liaj studentoj el Pressburg gvidataj de Janko Francisci. El famaj slovakaj poemistoj kaj naciaj eminetuloj, kiuj en Levoča studis aŭ laboris, estas menciendaj Ján Botta, Janko Kráľ, Ľudovít Kubáni, Pavol Dobšinský, d-ro Vavro Šrobár, Albert Škarvan kaj aliaj. Hungaraj verkistoj Kálmán Mikszáth kaj Mór Jókai verkis po 1 elstarajn historiajn romanojn pri la urbo: La nigra urbo kaj La blanka virino el Lőcse.
Pentopolis
redaktiĜi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:
Historiaj memorindaĵoj
redaktiLevoča kun siaj urbomuroj kaj urba arkitekturo konservis sian karakteron de mezepoka urbo. Ĝi estas urba memoraĵ-rezervejo kaj danke al multo da memoraĵoj kaj artaj belegaĵoj Levoča apartenas al la plej belaj historiaj urboj en Slovakio
La plej grava kaj unika memoraĵo estas preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo kun siaj 11 gotikaj kaj renesancaj altaroj, inkluzive la plej alta ligna gotika altaro en mondo (18,6 m). En la urbo estas grandega mezepoka placo ĉirkaŭita pere de renesancaj domoj, fama renesanca urbodomo, pliaj du altvaloraj preĝejoj kun baroka interiero, klasicismaj konstruaĵoj de malnovdistrikta domo kaj evangelisma preĝejo. Historian centron ĉirkaŭas fortega urbomura sistemo kun longeco 2,5 km.
Famuloj
redakti- en Lőcse/Leutschau naskiĝis kaj mortis hungarlandana saksa instruisto József Alauda (1610-1664)
- en Lőcse/Levoča/Leutschau naskiĝis:
- hungara aktoro Árpád Lehotay (1896-1942)
- hungara arthistoriisto Kornél Fabriczy (1839-1910)
- hungara hidrologo-inĝeniero Károly Keczkés (1799-1856)
- hungara inĝeniero pri metalurgio Alfréd Probstner (1857-1951)
- hungaraj historiistoj Dezső Nemes (1908-1985) kaj Moritz Csáky (1936-)
- hungara inĝeniero pri agrario Tibor Jermy (1917-2014)
- hungara inĝeniero pri maŝinoj Gyula Greschik (1904-1982)
- hungaraj inĝenieroj pri minado Vilmos Fuchs (1802-1853) kaj Gyula Gretzmacher (1836-1906)
- hungara juristo Mihály János Sax (1750-1824)
- hungara kuracisto Ervin Bauer (1890-1938)
- hungara luterana episkopo István Xylander (1572-1619)
- hungara pentristo Károly Markó (pli aĝa) (1793-1860)
- germana pentristo János Rombauer (1782-1849)
- germana-hungara politikisto Ede Zsedényi (1804-1879)
- hungara skermisto Jenő Uhlyárik (1893-1974)
- hungara skulptisto János Marschalkó (1818-1877)
- en Levoča naskiĝis:
- slovaka-juda psikologo kaj seksologo Petr Weiss (1954-)
- en Lőcse/Levoča/Leutschau mortis:
- hungara arkivisto Frigyes Sváby (1834-1904)
- hungara instruisto Simon Bauer (1851-1897)
- hungara juristo Sámuel Fabriczy (1791-1859)
- hungara-germana botanikisto Sámuel Genersich (1768-1844)
- hungara-germana-ĉeĥoslovakiana kuracisto Miklós Szontagh (1882-1963)
- germana luterana pastro kaj instruisto Christoph Böhm (1626-1660)
- hungarlandana sciencisto Dávid Frölich (1595-1648)
Ĝemelurboj
redakti- Stary Sącz, Pollando
- Łańcut, Pollando
- Kalwaria Zebrzydowska, Pollando
- Keszthely, Hungario
- Litomyšl, Ĉeĥio
Galerio
redakti-
Turo de preĝejo de sankta Jakobo
-
Pilgrima loko sur Mariana monto
-
Evangelia preĝejo
-
Altaro de Majstro Paŭlo
-
Aspekto de Majstro Paŭlo
-
Renesanca urbodomo
-
Domo de Thurzo
-
Ĉefplaco
-
Košica pordego
-
Konstruaĵo de urba ofico
-
Monumento al liberigintoj
-
Kaĝo de honto
-
Historiaj urbaj domoj
-
Placo de Majstro Paŭlo
-
Urba parko
-
Statuo de Ľudovít Štúr