József Alauda [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Alauda József estis hungarlandana saksa instruisto, astronomo. Lia origina familia nomo estis Lerch, lia ofta persona nomo estis la latina Josephus.

József Alauda
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1610
en Hungario Lőcse (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 14-an de decembro 1664
en Hungario Lőcse
Okupo
Okupo astronomo • poeto
vdr

József Lerch[1][2] naskiĝis ĉirkaŭ 1610 en Lőcse (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Levoča en Slovakio), li mortis la 14-an de decembro 1664 en Lőcse.

Biografio redakti

József Alauda frekventis la kutimajn lernejojn en sia naskiĝurbo, poste li studis astrologion en Universitato de Wittenberg inter 1628 kaj 1630. Hejmenveninta li instruis en Lőcse ĝis 1641, sed li ofte instruis ankaŭ ĉe magnataj familioj. En 1641 li estis elektita membro de la urbestraro, en 1655 urbestro. Kelkfoje li verkis latinlingvajn poemojn pro geedziĝoj aŭ mortoj. Fidela noto mencias nur lian filinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Decas questionum, parti metaphysicarum, partim logicarum (disertaĵo, 1628)
  • Disquisitio astronomica secnunda de maculis lunae (disertaĵo, 1629)
  • Collegii logici disputatio VIII. de forma argumentandi (disertaĵo, 1629)
  • In solemnitatem nuptiarum… (porokazaj poemoj, 1653)

Fontoj redakti

Referencoj redakti