Miklós Szontagh (1882)

Miklós SzontaghSzontágh [miklOŝ sontAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szontagh Miklós estis hungara kuracisto, balneologo, montgrimpisto. Lia samnoma patro estis Miklós Szontagh (1843) (same balneologo).

Miklós Szontagh
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de aŭgusto 1882(nun 1882-08-10)
en Hungario Újtátrafüred (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 25-an de julio 1963
en Ĉeĥoslovakio Levoča (Ĉeĥoslovakio)
Lingvoj germanaslovaka
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Miklós Szontagh
Okupo
Okupo montgrimpanto • kuracisto • balneologist
vdr

Miklós Szontagh [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1882 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario en Újtátrafüred (nuntempa Nový Smokovec en Slovakio). Li mortis la 25-an de julio 1963 en Ĉeĥoslovakio en Levoča.

Biografio redakti

Miklós Szontagh apartenis ankaŭ al la germana minoritato. Li frekventis gimnazion en Lőcse, universitatojn en Straßburg kaj Budapeŝto. Li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1905. Post la diplomo li laboris en kliniko de Budapeŝto, poste en aliaj lokoj de la lando. Li edziĝis kaj iĝis ĉefkuracisto en sia naskiĝloko Újtátrafüred en 1909. Tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri montogrimpado. Inter 1914 kaj 1916 li estis soldato, poste li estis estro de la armea kuracejo en Újtátrafüred. Inter 1917-1925 li pligrandigis la kuracejon, kiu apartenis al la plej modernaj kuracejoj de Eŭropo. Inter 1933-1938 li gvidis ankaŭ germanecan turisman grupon, poste li abdikis pro la naziismo. Li restis gvidanta kuraceja ĉefkuracisto ĝis 1945, poste - kiel parte germano - li ne estis deportita (nur sia edzino), sed li devis labori kiel simpla kuracisto en hospitalo de Levoča.

Fontoj redakti