Karolo la 1-a estis elstara hungara reĝo el Anĵua dinastio. La hungaroj nomas lin Károly Róbert aŭ Róbert Károly, kiu estas laŭ la historiistoj eraraj formoj.
Li naskiĝis en Napolo, en 1288, filo de Karolo Martelo de Anĵuo, laŭ nomo Caroberto, kiu nomo ne estas identa kun la erara hungara formo. Li longe devis batali por akiri la tronon. Li kroniĝis unue en 1301, kiu laŭ la hungaraj nobeloj ne estis oficiala. En 1308 la nobela landkunveno elektis lin reĝo, sed la nova kronado okazis en 1310. Poste li daŭre devis batali kontraŭ diversaj regionestroj, kiuj ne unuiĝis, sekve Karolo devis ilin venki. Li havis laŭvice 4 edzinojn: Maria, Maria, Beatrica kaj pola reĝidino Elizabeto. Infanoj de Karolo estis Karolo, Ladislao, Ludoviko kaj Andreo. En 1330 sensukcesa atenco okazis kontraŭ Karolo, la posta venĝo estis terura eĉ mezepoka nivelo. En 1335 li aranĝis kunvenon kun la pola kaj ĉeĥa reĝoj en Visegrád. La lastaj du reĝoj paciĝis kaj ili akceptis novan komercan vojon por eviti Vienon.