Gyula Gretzmacher [djula grecmaĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gretzmacher Gyula estis hungara inĝeniero, akademia profesoro.

Gyula Gretzmacher
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1836 (1836-08-19)
en Levoča
Morto 26-an de januaro 1906 (1906-01-26) (69-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Gyula Gretzmacher [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1836 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio), li mortis la 26-an de januaro 1906 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio redakti

Gyula Gretzmacher frekventis gimnazion en Eperjes, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1859. Post siaj studoj li estis samloke asistanto. En 1862 li laboris en Vieno, sed en la sama jaro li reiris al minejo en Selmecbánya. En 1871 li faris signifan laboron en aliaj minejoj de la urbo, eĉ li ricevis signifan reĝan premion en 1879. Li estis minejestro en 1881, akademia katedresto en 1883. Li pensiuliĝis en 1904 jam kiel mineja ĉefkonsilisto. Li gvidis en la urbo turisman societon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Das Grubenunglück in Hodritsch (1879)
  • Selmecbányán Selmecz és környéke magassági viszonyai (1886)
  • A salgótarjáni József-akna nevü bányamezőnek kifulasztása (1889)
  • Bányamûveléstan - retis en manuskripto

Fontoj redakti