Preĝejo Anunciacio (Abaújszántó)
La Preĝejo Anunciacio estas religia historia monumento en urbo Abaújszántó (Hungario).
Paroĥa preĝejo Anunciacio | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Anunciacio en Abaújszántó
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Abaújszántó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | katolikismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Gönc |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1751 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence gotiko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 30 m |
Larĝo | 10 m |
Alto | 12 m |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La kirko estis konsekrita dum la gotiko, sed oni parolas pri ligna kirko, kiu bruldetruiĝis pro la invado de tataroj (1241). Supozeble la ŝtona preĝejo konstruiĝis post jardekoj. Arkeologoj taksis la konstruadon dum regado de Ludoviko la 1-a (Hungario), laŭ aliaj la kirko konstruiĝis en la 15-a jarcento. Inter 1506-1642 la franciskanoj servis en la kirko. Inter 1676 kaj 1751 la kalvinanoj uzis ĝin, en tiu periodo ĝi bruldetruiĝis pro la kontraŭturkaj bataladoj. Inter 1768 kaj 1777 restaŭraj laboroj okazis kaj en 1804 trakonstruaj laboroj jam laŭ malfrua baroko. Ekstere oni renovigis la kirkon en 1973, interne en 1989 oni pentris la murojn. La orgeno ekfunkciis en 1914, renoviĝis en 1990.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola laŭ la ĉefvojo en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona (iam defenda) muro. En la korto multe da arboj kreskas, krome krucifikso estas videbla. La turo malsupre estas kvadrata, supre jam oklatera. Al la navo sakristio kaj kapeleto aliĝas. La absido estas plurlatera. La preĝejo havas ankaŭ kripton. Interne la baroka predikejo estis farita en la 15-a jarcento, apude la flanka altaro en 1928. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1854.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare
- hungare kun foto Arkivigite je 2021-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto