Esperanto-teatraĵoj en Hungario

Dum pli ol jarcento da Esperanto-kulturo en Hungario estis diversokaze prezentitaj teatraĵoj aparte dum UK-oj kaj dum teatraj Festivaloj.

Enkonduko redakti

 
 Estas tre malfacile akiri kompletan dokumentadon pri ĉiuj teatraĵoj prezentitaj en Hungario fare de esperantistaj aktoroj kaj trupoj. Unue, ne ĉiuj publikigitaj originalaj kaj tradukitaj dramoj estis surscenigitaj. Due, multaj teatraĵoj, kiuj estis spektitaj diversloke, neniam aperis en publikigita formo aŭ en libroj aŭ en periodaĵoj, ĉar ne ĉiu aŭtoro aŭ tradukinto sukcesis trovi eldonejojn. Sekve, tiuj teatraĵoj ne estas registritaj en bibliografioj. Eble la sola maniero akiri donitaĵojn pri surscenejaj prezentaĵoj al la esperantista publiko estas per trakribrado de hungarlandaj Esperantaj publikigaĵoj por serĉi menciojn de teatraĵoj en programoj de kongresoj, kulturaj festivaloj kaj alispecaj renkontiĝoj. Tiel estas kompilebla listo aŭ katalogo de la enprogramitaj spektakloj kun titoloj, datoj kaj lokoj de surscenigo, kaj ankaŭ nomoj de la aŭtoroj, reĝisoroj kaj aktoroj. La rezulto de mia limigita esploro estas la sekva superrigardo de teatra agado inter la esperantistoj de Hungario. 
— Bernard GoldenDebrecena Bulteno oktobro 1995

Antaŭkongresoj, kongresoj kaj postkongresoj redakti

Antaŭ ol estis Universala Kongreso de Esperanto en Hungario, okazis du postkongresoj en Budapeŝto. La unua estis en 1921 post la 13-a UK en Prago en 1921. Tiam estis prezentita La paĝio de la Reĝino de Heltai Jenő kaj MAKAI Emil en Teatro Coloseum. Ludis profesiaj kaj amatoraj aktoroj el Budapeŝto, interalie Julio Baghy, Kálmán Kalocsay kaj Mihály Sárossy. Reĝisoris la spektaklon Julio Baghy.

Ankaŭ post la 16-a UK en Vieno en 1924 amatora kabareda trupo Vesperto prezentis kabaredan vesperon.

Budapeŝto gastigis la 21-an UK en 1929, kiam du teatraĵoj estis surscenigitaj: Samumo, originalaĵo de Julio Baghy, kaj La kronprinca ĉambro de László Vadnay, elstara hungara dramaturgo kaj scenaristo. En ambaŭ rolis profesiaj aktoroj, kaj tre valora estis la kontribuo de Baghy kiel aŭtoro, reĝisoro, aktoro kaj organizanto.

Ankoraŭ unu budapeŝta postkongreso sekvis la 23-an UK en Krakovo en 1931. Tiam estis spektita Kabaredo de Literatura Mondo, kies plenumantoj estis Baghy kaj Kalocsay, kiuj verkis kaj aktoris, kaj Sárossy kaj fraŭlino Akos, kiuj kantis.

Dum la postkongreso de la 28-a UK en Vieno en 1936 okazis en la Hungara Muzik-Akademio prezentajo de Post la maskobalo, originala verko de Julio Baghy, kiu reĝisoris la ludadon de amatoraj artistoj.

1966 redakti

Impona festivalo de la Esperanta teatro okazis dum la 51-a UK en Budapeŝto en 1966. Jen la listo de spektakloj, aŭtoroj kaj rolantoj:

1983 redakti

La sukceso de 1966 ripetiĝis ankaŭ en 1983 dum la 68-a UK en Budapeŝto, kiam estis surscenigitaj la sekvaj teatraĵoj en la kulturcentro "István Pataky":

Artaj kaj kulturaj festivaloj, kaj alispecaj renkontiĝoj redakti

Dum la sekvaj jaroj multaj teatraĵoj estis prezentitaj en la kadro de Hungaraj Kulturfestivaloj kaj Internaciaj Artaj Festivaloj, kiel okazis en Budapeŝto en julio 1972, kiam estis surscenigitaj La granda dramverkisto de Frigyes Karinthy kaj Bösendorfer de Ferenc Karinthy. Plenumis la rolojn Zoltán Gera kaj Lilla Mikes, ambaŭ profesiaj aktoroj. Okaze de la 10-a Vintra Esperantista Festivalo (VIF) en Budapeŝto en 1980, Esperanto-Teatro "Thespis" el Timiŝoara, Rumanio, prezentis la originalan unuaktaĵon Pureco de Sango de Bernard Golden. Ankoraŭ unu unuakta dramo de Bernard Golden, Saluto al Paradizo, estis surscenigita de la Drama Sekcio de Studenta EsperantoKlubo, Zagrebo, kies programero de la Junulara Esperanto-Renkontiĝo (JER) en Szombathely en 1981, kaj samjare denove dum la 11-a Vintra Esperantista Festivalo en Budapeŝto.

1982 redakti

La Tria Renkontiĝo de Esperanto-Teatroj disvolviĝis dum dek tagoj, de la 19-a ĝis la 28-a de marto 1982 en la kadro de la Budapeŝta Printempa Festivalo. La Printempan Festivalon iniciatis la Landa Turisma Oficejo, kies vicdirektoro estis Márton Lengyel. Ĝi celis krei tipe kulturan turisman aranĝaĵon, kiun dominas precipe teatraj kaj muzikaj programoj. Estas la unua fojo, kiam neesperantista instanco surprenis organizadon kaj financadon de tiel grandskala Esperanta teatro-evento. La impona programo de dek du spektakloj estis prezentita plejparte en Teatro Radnóti kun aktoroj el kvar landoj.

  • Ĉu dio bojas ? de François Boyer. Solen kaj Arno Lagrange de "La Krizalido", Teatro Internacia de Akvitanio, Francio.
  • In memoriam Kálmán Kalocsay. Literatura-muzika podia programo. La "dommastrino" de la vespero estis Lilla Mikes.
  • "Slavaj fabeloj" de Bolesław Leśmian. Jadwiga Gibczynska el Pollando.
  • Podia koncizigo de Hamleto, Du aktoroj de la Leningrada Esperanto-Teatro.
  • "Zamenhof' Monodramo de Jadwiga Gibczynska.
  • La aŭroroj ĉi tie estas silentaj. Boris Vasiljev. Kun la samaj geaktoroj kaj reĝisoro de la hungarlingva spektaklo, kies premiero okazis 1972-04-02. Reĝisoris István Iglódi. La teatraĵon tradukis Vilmos Benczik. Rolantoj: Ĉefserĝento Vaskov - Zoltán Gera, Ĉefkaporalo Kirjanova - Eszter Szakács Kaporalo Rita Osjanina - Gabi Jobba Sonja Gurviĉ - Athina Papadimitriu Galja Ĉetvertak - Zsuzsa Szilágyi Ĵenja Komelkova - Virág Dőry Liza Briĉkina - Mária Ronyecz Dommastrino de Vaskov - Ildikó Pécsi Najbarino - Zsuzsa Liska Telefonvoĉo de la majoro - Péter András Rados
  • La evento de Guy Foissy. Solen kaj Arno Lagrange de "La Krizalido".
  • La kastelo de la blubarba princo de Béla Balázs. Amatora teatra trupo Garaboncias el Kecskemét, en Kulturdomo "Láng".
  • La naskiĝo de la relikvo de Pietro Bambi. Teatra Grupo "Gorgó" el Budapeŝto
  • Li trosalis de Anton Ĉeĥov Du aktoroj de la Leningrada Esperanto-Teatro.
  • Pup-cirko de Róbert Bánky, konata esperantista pupartisto.

Ĉiuj programeroj estis registritaj per magnetofono, kaj nigraj-blankaj video-kasedoj estis faritaj por «Ĉu vi vidis iam la piedsignon de l'Profeto?» kaj «La aŭroroj ĉi tie estas silentaj.»

1983 redakti

Denove en Teatro Radnóti inter la 18-a kaj 27-a de marto 1983 okazis prezentado de teatraĵoj dum la Budapeŝta Printempa Festivalo, kiu inkludis la Internacian Renkantiĝon de Esperanto-Teatroj. La Landa Turisma Oficejo de Hungario kovris proks. 90 % de la kostoj kaj Hungara Esperanto-Asocio pagis la reston.

  • La lasta maqnetofonbendo de Krapp, monodramo de Samuel Beckett.
  • La mortintoj de Spoon River de Edgar Lee Masters.
  • Ĉu vi vidis jam la piedsignon de l'Profeto? de János Elem (pseŭdonimo de Márton Lengyel).
  • Unuhora recitalo pri Petőfi. Reĝisoris István Iglódi.
  • Rozoj de Aldo de Benedetti. Bulgaraj aktoroj Belka Beleva kaj Anani Anev.
  • "Leteroj" - muzika-literatura solprogramo de Ildikó Pécsi.
  • Parada revua programo -distra vespero kun kantoj, poemoj kaj humuraj scenetoj. La kontribuantoj estis la rolantoj en la teatra programaro. Pupoj de pupartisto Róbert Bánky anoncis la program-numerojn.

1985 redakti

Inter la 22-a kaj 26-a de marto 1985 estis aranĝita en Budapeŝta la Tria Internacia Renkontiĝo de Esperantaj Teatroj kiel parto de la programo de la Kvina Budapeŝta Printempa Festivalo. La precipa emfazo denove estis donita al la prezentiĝo de hungaraj geaktoroj. Partoprenis en la programaro nur unu eksterlanda trupo: Bulgara Esperanto-Teatro. Ses spektakloj estis surscenigitaj en Teatro Radnóti:

1986 redakti

En 1986 la Kvara Budapeŝta Teatra Festivalo ankoraŭfoje partoprenis en la Budapeŝta Printempa Kultura Festivalo.

  • La gutoj de Endre Gyárfás-Csola.
  • Betonterapio de János Elem (pseŭdonimo de Márton Lengyel)
  • Letero al la Akademio, monodramo de Franz Kafka.
  • La mortintoj de Spoon River de Edgar Lee Masters.
  • La Aŭgsburga kretocirklo de Bertolt Brecht. József Dinnyés, hungara kantisto.
  • Memorvespero al Kálmán Kalocsay prezentita de Lilla Mikes

1994 redakti

Ankaŭ Ia Eŭropa Esperanto-Festivalo, kiu estis aranĝita en Százhalombatta de la 9-a ĝis la 15-a de julio 1994, havis teatran programon.

  • Mi ne plu konas vin de Aldo Benedetti. Prezentis ĝin Bulgara EsperantoTeatro
  • Sopiro, - laboro, - espero, monodramo de Jerzy Fornal el Varsovio.
  • Maugli de Rudyard Kipling. Ukraina Esperantista Teatro-grupo.
  • Vagabondo, monodramo de Jerzy Fornal el Varsovio.
  • Divano de M. Sadler. Hungara Esperanto-Teatraja grupo.
  • Hom-danco. Studio "P", Torun, Pollando.

Fonto redakti