Sándor Szathmári

hungara verkisto, maŝininĝeniero, Esperanto-verkisto (1897-1974)

Sándor SZATHMÁRI [Ŝa’ndor Satma’ri] (naskiĝis la 19-an de junio 1897 en Gyula, mortis la 16-an de julio 1974 en Budapeŝto) estis verkisto, maŝininĝeniero, esperantisto, unu el la plej grandaj figuroj sur la beletra kampo de la Internacia Lingvo.

Sándor Szathmári
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1897 (1897-06-19)
en Gyula
Morto 27-an de septembro 1974 (1974-09-27) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo tradukistoesperantisto • sciencfikcia verkisto • verkisto • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Rimarko: revuo Esperanto 11/1974 (827) asertas, ke li forpasis la 27-an de septembro 1974.

Vivo redakti

La familio kaj la prauloj redakti

Lia patro – kiu same nomiĝis Sándor (Aleksandro) – studis juron, poste iĝis ŝtata oficisto, kiu – krom sia laboro – skribis jurajn faklibrojn, en la libertempo violonludis kaj pentris. La patro – kiu estis la unua intelektulo en la familio - kaj la prauloj skribis la familian nomon per ipsilono (SZATHMÁRY kun y).

La prapatro de Szathmári estis lignaĵisto, kiu donis 100 forintojn siatempe por fondo de la loka muzika lernejo.

La patrino de Szathmári (Losonczy-Szíjjártó Margit ~ elp.: Loŝonci-Sija’rto’ Margit) venis el apotekista familio el la urbo Szeghalom kaj estis la sola filino de la familio, tiel ŝi vivis inter bonaj cirkonstancoj. Ŝi naskis 11 infanojn, el kiuj plenkreskis nur 7.

Frua vivo redakti

Ĉar la patro estis oficisto de la Aŭstra-Hungara Monarkio, tiel la familio multfoje devis translokiĝi (lokoj de la frua vivo: Gyula, Szombathely, Alsókubin, Sepsiszentgyörgy, Lugos).

Malsanoj kaj korpa pacifismo redakti

La juna Szathmári estis ĝis la 15-a vivjaro malsanema kun malforta korpo kaj sentema nervosistemo. Li malamis la luktosportojn, sovaĝajn ludojn, batadojn. La junulo suferis preskaŭ daŭre je angino; sed ankaŭ aliaj malsanoj turmentis lin kiel tifo, morbilo, varicelo, kokluŝo, difterio, maksila sinusito.

Li kaj la familianoj redakti

Fragmento el neaperita biografio (manuskripto: „Hogy is volt hát?" Kiel do okazis?): lia avo volis trejni, eduki lin je patrujismo, naciismo, sed sensukcese. „..mia avo diris la anekdoton, en kiu la cigano petas antaŭ la batalo montri al li la malamikojn, ĉar li volas interpaciĝi kun ili. Tiam mi pensis la anekdoton vera kaj imagis la ciganojn pli altniveluloj, kiuj kapablas sola ĝuste pensadi."

Post morto de la du pli aĝaj fratoj, li iĝis la plej aĝa infano (poste mortis la 4-a ulo el gefratoj), kiu devis ofte prizorgi la pli junajn. Tiu tasko tre elĉerpis lin kaj kiam mortis la kvinmonata frateto Johano je meningito li venis al ŝoka stato. „La plorado ekmalfortiĝis kaj fine ĉesis. Post kelkminuta paŭzo aŭdis mi voĉon de mia patro: Kiam ni entombigu tiun ĉi infanon?" Post tio li longe ne kapablis kviete dormi.

Lernejo, studado redakti

Kiam li vizitis la unuan klason de la bazlernejo, li solvis ĉiun taskon de la matematika lernolibro dum unu semajno, nekonante la formulojn. Li estis tre kapabla, unufoje pli saĝa ol sia instruisto, kio kondukis al tio, ke la instruisto donis al li malsukcesan noton pri matematiko por ripetigi la lernojaron. Feliĉe, la komisio pri la ripetindaj ekzamenoj tralasis lin. Tiu konduto tre forte tuŝis lin kaj tion li ne forgesis sian tutan vivon. Li nomis tiujn homojn muskolmalsaĝuloj.

Li ankaŭ estis tre kapabla en aliaj natursciencoj kiel fiziko, kemio. Li havis bonan imagokapablon, ŝatis eksperimenti kaj volis iĝi inĝeniero.

Li bakalaŭriĝis en Lugos (pron: lugoŝ) (nun Lugoj, Rumanio) kaj en 1915 enskribiĝis en la maŝininĝenieran fakulaton de la budapeŝta (Hungario) Teknika Universitato, sed trovis tion tre enua, pensokatena. Dum la studado – inter la militaj cirkonstancoj – li neniam havis sufiĉan monon, daŭre malsatis. Li paŭzigis sian studadon inter 1919-1921 kaj revenis al Lugos. Komence li volis forlasi Budapeŝton nur provizore pro la komunista regado, sed estiĝis ebleco pri hejma instruo de lernantoj.

La rumana registaro (Lugos apartenis post la Traktato de Trianon al Rumanio) pli kaj pli malfaciligis la vivon de la hungaroj kaj hungaraj oficistoj. En 1921, la patro de Szathmári devis decidi: ĉu pluservi la rumanan registaron aŭ veturi al Hungario. La patro kun la 6 infanoj restis kaj surprenis la humiligan procedon: li iĝis rumana oficisto, kio kaŭzis la perdon de la simpatio de la konatuloj, lokaj hungaroj. Kvankam la patro celis savi de la mizero sian familon, la rumana registaro emeritigis lin kaj forgesis pagi lian pension.

Pro la mizero de la familio, liaj gefratoj ne havis ŝancon studi en altlernejo, universitato kaj eĉ mem Szathmári devis ofte interrompi la studadon por helpi la familion. Li eklaboris en 1920 en la marmora minejo de Ruskica kiel teknikisto. En la minejo li rimarkis, ke la minejo trompas la laboristojn pagante al 3 laboristoj unusolan bankbileton. La laboristoj devis veturi – el propra mono, libertempo - al la banko kaj tie ŝanĝi la monon. Li protestis, li ricevis la salajron precize, sed li ne plu kuraĝis streĉi la kordojn.

Kvankam la hungara armeo trovis lin 6-foje maltaŭga por rekrutiĝo, la rumana armeo devigis lin jam je la unua fojo rekrutiĝi. Li decidis reveni al Hungario kaj fini la studadon. Printempe de 1921 li revenis kaj ricevis rajton pri senpaga studado. Li finstudis post 5 jaroj en 1926. Li vivis dum 1921-1922 en mizerego, daŭre malsategis kaj iĝis ofte senloĝeja aŭ vivis en amasbarako sen hejtado.

En 1923 li laboris en Gyula kiel oficisto kaj vivis ĉe la parencoj (pli frue li grave malsaniĝis kaj estis en hospitalo). En julio de 1923 mortis la patro. Li vivis en vera studenta hejmo inter 1924 kaj 1926.

Li studis poste apud laboro en Gschwindt-fabriko, poste en la Martin-kaj-Sigray fabriko. Ekde 1924 li laboris ĉe MÁVAG, fervoja maŝinfabriko, kaj komenciĝis lia vera profesia vivo.

Politiko dum la studado redakti

Dum la studado li partoprenis en asocio Székely Egyetemi és Főiskolai Hallgatók Egyesülete (SZEFHE ~ Asocio de Sikulaj Universitataj kaj Altlernejaj Studantoj), kie li ekkonis la movadojn de la Kontraŭhabsburga Ligo (Habsburgellenes Liga) kaj Asocio de Bartha Miklós (BARTHA Miklós Társaság)

Kiam Karlo la 4-a volis repreni la tronon de Hungario en 1921, la junuloj prenis armilojn je alvoko de Asocio de Sikulaj Universitataj kaj Altlernejaj Studantoj kaj atendis la batalon ĉe Kelenföld, sed sen sufiĉa municio. Szathmari ricevis kontraŭ la moderna germana mitralo eĉ ne unu kartoĉon.

Profesia vivo redakti

Li laboris inter 1924-1957 kiel inĝeniero en la Hungara Ŝtata Vagonfabriko (hungara mallongigo: MÁVAG) en la hungara pezindustria ministerio kaj en projekta buroo.

Spirita evoluo redakti

Esperanto redakti

La familio laboris en la Monarkio plej ofte inter minoritatoj (slovakoj en Alsókubin - Dolný Kubín ; rumanoj kaj germanoj en Lugos). La junulon do trafis tre frue la problemo de la interetna komunikado (lin priridis ekz. slovakoj, kiam li ne komprenis ilin ĉe bordo de rivereto). Li sentis sin tiam "anime" jam esperantisto, ĉar li ekdeziris pri lingvo, kiu interligu la popolojn.

Li ekvidis en la librovendejo de Lugos gramatikon de Esperanto kaj aĉetis ĝin. La lernado fakte ekis nur en 1919, kiam li revenis en Lugos-on, kie li organizis la Rondon Széchenyi (elp. Se’ĉenji), kiu estis bazo de la Libera Organizo de Kristansocialistaj Studantoj. Li lernis en la Rondo kun siaj amikoj la lingvon de Zamenhof, sed sen instruisto tio ne tre sukcesis. Li iĝis parolanto de la lingvo ekde 1935, kiam li partoprenis en laborista kultura kurso en Budapeŝto, kiun gvidis la fama esperantista poeto Emeriko Baranyai. EMBA helpis al Szathmári trovi la vojon al SAT, kies ano li restis ĝismorte.

Aliaj ideologioj redakti

Szathmári konatiĝis en 1918 la ideoj de la kristansocialismo. Li kredis je Jesuo, sed ne estis vizitanto de preĝejoj, kio estis rezulto de neatenta konduto de lia patro.

Kiam la familio loĝis en Szombathely, la patro volis enskribi Szathmári-on al la romkatolika lernejo, ĉar ĝi estas la plej proksima. Sed en la lernejo regis la sola konfesio kaj oni ne volis akcepti la junulon, ĉar li ne estis romkatolika. „Nu kaj se ni baptu lin romkatolika – demandis mia patro?" La instruistoj iĝis surprizitaj, sed ĝojis ke venas nova ŝafido al la ŝafaro. Eĉ la episkopo kapjesis, sed la baptado ne okazis, sed li rajtis jam lerni en la bazlernejo. (Szathmari restis dum la tuta vivo reformita kaj entombigis lin eĉ reformita pastro.)

Kiam la familio translokiĝis al Alsókubin, la luterana pastro klarigis, ke li ĝis tiam lernis nur misaĵojn kaj feliĉe li povas konatiĝi kun la vera religio.

Kvankam li foriĝis de la eklezioj, restis lia kredo je Jesuo, kies instruojn li taksis tre alte.

Politiko post studado redakti

Meze de la 1920-aj jaroj li malkovris por si la ideojn de Dezső Szabó ( deĵo’ sAbo’; SZABÓ) kaj iomete plenigis tempon sur la ideologia dekstra flanko.

Ĉar li estis ĉefsekretario de la Kontraŭhabsburga Ligo, la legitimista dommajstro forpeligis lin.

Li estis afergvida direktoro de 1932-1933 de la Asocio Miklós Bartha (BARTHA).

Ekde 1935 kunlaboranto de la Hungara Komunista partio, sed en 1948 li seniluziiĝis kaj forlasis komunismon.

Li kaj la literaturo redakti

Li tre ŝatis fruaĝe la bibliajn rakontojn, sed ĝis 1917 li ne interesiĝis pri la literaturo, kvankam en la gimnazio lia instruisto pri literaturo estis László Vajthó, kiu ŝatigis la literaturon por multaj lernantoj. La juna Szathmáry pensis enua elpensi romanojn, por li estis pli interesa la elpenso de maŝinoj.

Li konatiĝis en 1917 kun la verkoj de Frigyes Karinthy (elp. kArinti frIdjeŝ), kaj poste adoris lin. Je efiko de Karinthy, li ekverkis inter 1919-1921 matematikan lernolibron kaj surpaperigis la unuan provetojn pri beletro (La serioza homo (A komoly ember ~a kOmoj Ember) montras satiran vidpunkton pri homo, kiu parolas pri senperforta konvinko, sed fine batas alian personon).

Li laboris inter 1930-1934 pri romana trilogio, sed kiam tio estis preta, li jam ne rekonis sian verkon, tial ĝi restis neeldonita. Li skribis en 1931-32 la pasinton (Látván nem látnak ~ Vidante oni ne vidas), somere-aŭtune de 1932 la estonton (Hiába ~Vane), printempe de 1935 la nuntempon (Kazohinio).

La unua parto de la trilogio nomiĝas Látván nem látnak ~ Vidante oni ne vidas, kiu estis pala provo kun troa karaktera prezento. La dua parto de la trilogio (1932) nomiĝas Hiába ~Vane, scenas en la estonta socialisma Hungario (2080).

Li ekskribis en 1935 sian ĉefan laboron, la Kazohinio-n (Gulliver utazása Kazohiniában, Budapeŝto 1941; Kazohinia Budapeŝto 1957, 1972). La eldono de (1946?) entenis la pli frue – pro la milita cenzuro – elrestintajn partojn kaj li eĉ novajn detalojn aldonis. Li eĉ modifis la eldonaĵon de 1957. Tiun verkon li honor-ofertis – kiel veturon de la moderna Gulivero - al Frigyes Karinthy. La interesaĵo de la ĝenro estas, ke ĝi kunigas en si la satiron kaj la utopion.

Verko en Esperanto redakti

 
Kovrilpaĝo de Sándor Szathmári: Kain kaj Abel; eld: Hungara Esperanto-Asocio 1977

La internacia Movado familiariĝis kun lia nomo nur en 1958, post la apero de lia romano Vojaĝo al Kazohinio. Tamen, laŭ lia propra aserto, lia unua artikolo en Esperanto aperis en 1934, en Sennaciulo. Inter la jaroj 1937 kaj 1942, Szathmari estis afergvida prezidanto de Hungara Esperanto-Societo. Krom la romano Vojaĝo al Kazohinio, kiu estis originale verkita en 1935 kaj antaŭ la apero de sia Esperanta originalo, kiu trifoje traduke eldoniĝis en la hungara, libroforme de Szathmári aperis ankaŭ la novelaro Maŝinmondo (J. Régulo, 1964), Tréfán kívül, hungarlingva traduko de Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti (1957) kaj la Esperanta traduko de la hungara infanlibro Ĉu ankaŭ vi scias?. Szathmári estas reprezentita en la antologia novelaro 33 Rakontoj (J. Régulo, 1964) per unu novelo.

Pliaj noveloj de Szathmári aperis en Norda Prismo, La Nica literatura Revuo, Belarto, Monda Kulturo kaj Hungara Vivo. Per artikoloj pri movadaj kaj beletraj temoj li kontribuis i.a. al Sennacieca Revuo, La Praktiko, Sennaciulo, Hungara Vivo, kaj Monda Kulturo. Szathmari ne verkis abunde, sed li, malgraŭ siaj stilaj mankoj (kiujn pluraj elstarigas), sukcesis trudiĝi kiel unu el la plej seriozaj kontribuintoj al la Esperanta prozo, eble la sola proza verkisto en la Internacia Lingvo kun krea formato atentinda ankaŭ ekster la Movado. Traktantaj regule iun imagitan, ne plu tiel foran, estontecon de la homaro, la verkoj de Szathmári satire vipas la homan socion, farante tion sen ideologiaj rezervoj kaj sen ajnaj percepteblaj tempaj aŭ lokaj precizigoj.

Afero kun Tamkó Sirató Károly redakti

En 1924, en la nova loĝejo li konatiĝis kun junulo, kun kiu ili iĝis amikoj poste malamikoj. La kolegia samĉambrano estis Károly Tamkó Sirató, tiam ankoraŭ Tamkó Károly, kiu studis juron kaj poste iĝis elstarulo de la hungara avangarda poezio. Li ekis proceson en 1958 kontraŭ Szathmári, ke ankaŭ li kunverkis la romanon Kazohinia. Szathmári venkis en la proceso kontraŭ li. (Kvankam la Kazohinia aperis en 1941, 1946, Tamkó ekis la proceson nur post la tria eldono (1957)). La romano Hiába (Vane) estus povinta pruvi la saman stilon de la verkinto, sed la prezento de la (kontraŭkomunista) romano en 1958 estus minacinta lin je prizono.

Tamkó legis la trilogion de Szathmári nur en 1936, kiam li revenis el Parizo.

Listo de verkoj redakti

 
Kovrilpaĝo de Vojaĝo al Kazohinio.

Originaloj redakti

En Esperanto redakti

  • Vojaĝo al Kazohinio (SAT, 1958)
  • Maŝinmondo kaj aliaj noveloj (1964)
  • Kain kaj Abel (eld. 1977)
  • Perfekta civitano (La laguna, 1964) (Budapest, 1988) (plena novelaro kun bibliografio)
  • Satiraj rakontoj:
    • Perfekta civitano (1956)
    • Pythagoras (1957?)
    • Logos (1961)
    • La fluidumo de la ĉiovido (1962)
    • Honorigo (1963)
    • Liriko (1964)
    • Genezo (1965)
    • Enciclopeditis (1966)
    • Budapeŝta ekzameno (1968)
    • Kain kaj Abel (1968)
    • Tria Preĝo de Pygmalion (1969)
    • La falsa aŭguro (1970)
    • La guarbo (1970)
    • Kuracistaj historioj (1972)
    • La barbaro (1972)
    • Superstiĉo (1972?)

En la Hungara redakti

  • M. Fehér asszony, fekete férfi (Budapeŝto, 1936)
  • Halálsikoly az áradatban (Budapeŝto, 1937)
  • Gépvilág és más fantasztikus történetek (Budapeŝto, 1972)
  • Hiába (Budapeŝto, 1991)

Tradukoj (al la hungara) redakti

Tekstoj pri SZATHMÁRI redakti

  • Postparolo de KERESZTÚRY Dezső al la Kazohinia (1952, 1972) kaj al Gépvilág és más fantasztikus történetek (Maŝinmondo) (Budapeŝto, 1972)
  • KERESZTÚRY Dezső: Gulliver magyar utóda (La hungara posteulo de Gulivero) (aperis en la Élet és Irodalom (Vivo kaj Literaturo) n.ro 41, 1974)
  • TASI Jószef: Néhány szó Szathmáry Sándorról (Kelkaj vortoj pri Sándor SZATHMÁRY) (aperis en Életünk (Nia vivo), 1976. n.ro 4. )
  • Eva Tófalvy, La du testamentoj de Sándor Szathmári [1995]. En Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj. Paĝoj 69-74. Ĉefe pri Vane - La Estonto.

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Sándor Szathmári » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»