Anekdoto estas mallonga, kurioza aŭ sprita rakonto, rilata ofte al konata historia aŭ vivanta persono kaj kiu havas ian -ofte humuran– kulminon. Diferenciĝas el normala rakonto pro ties mallongeco kaj de aliaj similaj tipoj de rakontoj pri nur humura celo, sen instruintenco.

Kunteksto redakti

Anekdotoj formas parton de pli ampleksa parola literaturo aŭ popola kulturo. En ĉiu mondoparto ekzistas tiu formo de kulturo kaj rakonto.

Kurioze en malproksimaj kulturoj ekzistas similaj anekdotoj pri oftaj temoj: adulto, spritaj infanoj, spritaj kamparanoj, karikaturo de politikistoj (ĉefe regantoj), ktp. Ankaŭ ekzistas koincido pri la fakto, ke en multaj kulturoj oni fokusigas grandan parton de anekdotoj pri specifa loĝantaro, ekzemple en Bulgario pri Gabrovo, en Britio pri skotoj, en Hispanio pri Lepe, ktp.

En la socio redakti

Tre ofte rakontado de anekdotoj en kunsidoj helpas la malstreĉigon de la etoso. Ankaŭ ofte iu ĉeestanto konsideras sin mem tre sprita kaj fuŝas tiun rakontadon.

Krom la plej normala uzado en la parola maniero en babilado aŭ en specifaj konversacioj, la anekdotoj estas uzataj kiel parto de la skriba komunikado, ekzemple en specifa sekcio de ĵurnaloj kaj gazetoj, enmetitaj en plej ambiciaj verkoj (ekzemple noveloj, romanoj, teatraĵoj) aŭ kiel specifa celo de organizitaj konkurencoj rekte prezentitaj aŭ per televido, radio, ktp. Kompreneble la apero kaj disvastigo de Interreto kaj aliaj komputilaj kaj cibernetikaj iloj, multobligas la eblojn diskonigi anekdotojn.

Kiel jam dirite, ofte la celo de la anekdotoj estas konataj gravuloj, ekzemple politikistoj aŭ eĉ registoj. Pro tio en diktaturaj epokoj, tre ofte anekdotoj estas unu el la unikaj literaturaj metodoj, kiuj povas eskapi la subpremadon kaj krome estas sufiĉe utilaj kiel propagando kontraŭreĝima. Tiel okazis ekzemple dum la faŝisma epoko en Hispanio, kiam oni komparis la generalon Franco kun rano, pro ties mallalteco kaj emo por artefaritaj lagoj, aŭ en komunismaj landoj, rilate ĝenerale la komparon inter kapitalismo kaj komunismo.

En Esperantujo mem oftas la uzado de anekdotoj rilate al la specifaj karakteroj de la esperanta movado (kongresoj, denaskuloj, esperantaj familioj, ktp.) aŭ transformante jam ekzistintajn anekdotojn al nia specifa etoso, ekzemple fama anekdoto pri kiom da esperantistoj necesas por ŝanĝi ampolon.

Ekzemploj redakti

Amindumo iam
Posttagmezo, je la sesa horo, ekstere neĝas. Malhelas. En la ĉambro lumas nur la fajro. Juna juristo paroladas kun junulino:
- Diru, kion vi farus, se mi nun kisus vin? - Por tio vi estas tre... - Nu, se tamen?
- Ĉu vi aŭdacus fari tion?
- Mi nur demandas, kion vi farus? - Mi krie venigus la panjon!
Elemér (elemer'), la juristo, perdis sian bonhumoron, li etendis la manon al sia ĉapelo, peza gemo pro rezigno flugis el lia brusto. - Adiaŭ, kara fraŭlino! Irén (iren') iomete gapece rigardis lin, poste ekridis.
- Stulteta viro vi estas, Elemer, ja mia panjo ne estas hejme.

Ĉe karnavalo
Du alt-mondumaj virinoj babiladas:
- Ho,karulino - klarigas iu -, inter la lasta kaj la nuna karnavaloj estas granda diferenco. Lastjare mi estis ankoraŭ fraŭlino kaj mi vizitadis balojn por ke iu ekemu min. Nun mi estas jam edzino kaj mi frekventadas balojn por ekami iun.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti