Cezaro Rossetti

skota esperantisto

Cezaro ROSSETTI /Ĉeza'ro Rose'ti/ (1901-1950), skoto de itala-svisa deveno, naskiĝis en Glasgovo kaj loĝis en Britio. Kune kun sia pli juna frato, Reto Rossetti, li esperantistiĝis en 1928. Li studis estri restoracion en Mumbajo, Barato, laboris kiel kuiristo, mallonge kiel kolportisto, kaj poste kiel vendisto ĉe foiroj[1].

Cezaro ROSSETTI
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1901 (1901-04-24)
en Glasgovo
Morto 8-an de majo 1950 (1950-05-08) (49-jaraĝa)
Nacieco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) brita
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Gefratoj Reto Mario Rossetti vd
Profesio
Okupo vendisto, verkisto
Aktiva en Skotlando vd
Verkado
Ĝenroj Romano
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia romano Kredu min, sinjorino! (1950), verkita pro instigo de la frato kaj reflektanta parte lian propran vivosperton, estas tradukita en la hungaran, japanan, polan kaj anglan lingvojn. La itala traduko aperis en 2013 zorge de la Milana Esperanto-Klubo: ĝin eldonis Itala Esperanto-Federacio.

Laŭ Nikolao Gudskov, Kredu min, sinjorino! estas la plej bonstila, leĝera, atentokapta romano, kiu iam ajn aperis en Esperanto.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.