Kredu min, Sinjorino!

humura aŭtobiografia romano far Cezaro Rossetti
(Alidirektita el Kredu min, sinjorino!)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kredu min, Sinjorino! estas la titolo de originala romano de Cezaro Rossetti. Ĝi troviĝas en la baza legolisto kaj estas eldonita la unuan fojon en 1950, la sama jaro, en kiu Rossetti mortis. Tamen la verko mem estis finita en 1949. En januaro 2002, la verko fariĝis publika havaĵo por loĝantoj de tiuj landoj[1] kun kopirajto limigata ĝis la vivo de la aŭtoro + 50 jaroj.[2]

Kredu min, Sinjorino!
Kredu min, Sinjorino!
Kredu min, Sinjorino!
Aŭtoro Cezaro Rossetti
Eldonjaro 1950
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 278
ISBN ISBN 88-7036-040-7
vdr

La libro, kiun la aŭtoro dediĉis al sia frato Reto, estas membiografia romano, kiu rakontas pri la vivo kaj laboro kiel eksponisto.

La libron tradukis en la hungaran Sándor Szathmári (Tréfán kívül, 1957).

La itala traduko aperis en 2013 zorge de Milana Esperanto Klubo. Ĝin eldonis Itala Esperanto-Federacio.

Recenzoj

redakti
 
 Nia afero jam havas nimbon de grava kulturilo; sed por tiuj — kiel mi — kiuj konvinke kredas ĝian pravon, nenio povas esti pli ĝoja ol la kresko el la lingvo mem de verkoj, kiuj ĝin prestiĝe aŭreolas por nepra estonta agado.

Al tiu kategorio de majstraj kreaĵoj apartenas la unika verko de Cezaro Rossetti: Kredu min. Sinjorino!, kiu longe restos en nia beletro, kiel firma lumturo, por la navigantoj de la sargasa maro de nia prozo. Neniam antaŭe — krom, kompreneble, ĉe Zamenhof — mi legis tiel bonan Esperanton, tiom maturan, tiel bone alpropriĝintan nian lingvan tradicion. Antaŭ mi, Kredu min, Sinjorino!, rolas kvazaŭ majstro, kiu montras, kreante, kiel oni falas bonan frazon, kiel oni evoluigas nian literaturon, kiel oni senprude ĝin riĉigas. Mi scias, ke en Esperantujo, kiel ĉie, ekzistas homoj kapablaj pensi nur per pruntitaj ideoj, agi per ŝablonaj modeloj. Sed ja ankaŭ ekzistas ortopedia instruarto, kiu oficas por havigi ideojn al kiuj ne kapablas ilin krei, kiel oni donas artefarajn gambojn al lamuloj. Ankaŭ, tiel konsiderata, la libro de C. R. estas tre grava, ĉar ĝi efike povas helpi la grandan plimulton de nia samideanaro, al kiuj tia socia pedagogio estas bezona. Sed, por la granda aventuro de la progresigo de nia afero, ja nur kalkulas la vere kreivaj mensoj, kia tiu de Cezaro Rossetti. Mi scias ankaŭ — kaj nia movado ilin bezonas — ke en nia kampo troviĝas homoj definitive konvinkitaj, ke Esperanto estas tutperfekta kaj elekipita, kaj ke ĝin progresigi neeblas; ili, kun laŭdinda pacienco — kiun mi respektas,admiras kaj profitas — studis la zamenhofan verkaron kaj iĝis eminentaj zamenhofistoj. ankaŭ literaturimite; sed ili certagrade kvazaŭ ŝtoniĝis kaj ne volas pluiri. Tiujn ĝisostajn konvinkitojn mi sincere salutas; ili estas kvazaŭ niaj herooj; sed inter niajn saĝulojn mi prefere lokigas Cezaron Rossetti! La estonto, nia estonto, bezonas apertajn fenestrojn por novaj akiroj, sen iu ajn baro, ĝis la limo mem de la malpermesita. Cezaro Rossetti iris tiun vojon; kaj tiun limon li ne bezonis tuŝi: jen lia granda leciono! Minejo de sekvinda lingvouzo estas la verko. Sincere mi kredas, ke vaflo, eĉ se fundamenta, por la ĝenerala publiko pli neologas ol povra, kvankam la unua estas tiel aĝa kiel nia lingvo kaj la dua anatemita neologismo, kiun malgraŭe ĉiuj konas, nu, ambaŭ pravi estas samrajte kaj samrange uzitaj de C. R. Kiel decas! Kaj jen fine kelkaj citoj pri vortoj, esprimoj kaj frazoj el la verko, probable interesaj al hispanparolantoj: donĵuana aventuro (paĝo 8 ), kies unuan vorton eble aliaj ortografius donĥuana, laŭ mi, prefera; donkiĥota ago (p. 90); Ba! Vi ne povos eĉ vendi kojonon al eŭnuko (21); eldorado (13); ĝisi (83) > despedirse; krajonaĉi (87) > rasguñear; travici (100); geduo (101); aŭtisto (131); prezo malaltigita ĝis la lasta ono (165); la pensoj karusele ripetadis sin (167); la kliko jesis kun taja fiflata aprobo (178); feklekulo (179); Unu tagon en Edinburgo mi sidis en forta embaraso (201); kun fundamenta kaj zamenhofa uzo de unu, eĉ se malpermesita, tamen, en la gramatiko de nia lingvo; ktp. ktp. Pri la ago mem de la verko, jam oni parolis sufiĉe en nia gazetaro kaj ankaŭ mi en alia loko. Ne necesas pli ĉi tie.

Kredu min. Sinjorino! damaskenis nian originalan literaturon per valorega gemo; nia propra beletro, ĉirkaŭita do de ĉiam pli belespera haloo, firme paŝadas antaŭen al sia nepre glorvenka futuro. 
— J. RÉGULO PÉREZ. Boletín n042 (jun 1952)

Vidu ankaŭ

redakti

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti