Christian Declerck

Christian René Arthur DECLERCK naskiĝis la 30-an de oktobro 1938 en Ostendo, Belgio, kie li vivis 25 jarojn. Li lernis Esperanton aŭtodidakte ekde 1954. En 1964 li transloĝiĝis al Antverpeno. Tra la jaroj aperis etaj kontribuoj (recenzo, eseeto, tradukita poemo, artikolo) en diversaj revuoj: Norda Prismo, Literatura Foiro, Fonto, Monato kaj La Gazeto.

Christian Declerck
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1938 (1938-10-30) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo esperantistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia unua provo verki redonis longan konversacion kun knabineto en parko. Ĝi aperis en 1962 en periodaĵo de UEA (Monda kulturo). Li ekverkis en 1964 poemon, pli ol sepcent versojn longan: Ŝirpecoj de letero al la amata. Ĝi aperis nur en 1991 en la poemaro Ŝirpecoj (anstataŭ monumento) en la Serio Stafeto.

Li tradukis en 1967 Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ, poezieca verketo de Adriaan Roland Holst, nederlanda aŭtoro. Ĝi estis eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1988, kiel parto de la Serio Stafeto.

Li prilaboris kvar manuskriptojn de Deck Dorval kaj tiel konatiĝis kun la samurbano Frans van Dooren. Liaj krimromanoj estis ankaŭ eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo.

Li editoris la lastan romanon de Lorjak (Jean-Louis Mahé) Kromosomoj en 1989. En 1999 li tradukis el la nederlanda beletraĵon de August Vermeylen: La migranta judo. De 1996 ĝis 1999 li intermite laboris je sia majstroverko Tarokoj kaj epokoj (Flandra Esperanto-Ligo, 2002), premiita jam dufoje: per la PEN-premio "La Verko de la Jaro 2004" kaj la OSIEK-premio (2005).

En 2008 aperis FEL lia romano Spitaj kiel hidrargo[1].

En 2019 aperis ĉe FEL lia romano Kvin kverkoj kaj la sekvo[2]. La verko temas pri Manuel Halvelik.

Li kontribuis al BA2 kaj BA3.

Referencoj redakti

  1. Spitaj kiel hidrargo (esperante). Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2013-06-07.
  2. Kvin kverkoj kaj la sekvo (esperante). Alirita 2020-07-03.