Deck DORVAL estas komuna literatura pseŭdonimo de Frans van Dooren, Jef Beeckmans kaj Jos Deckkers. Van Dooren verkis, Jos Deckkers kritikis kaj Jef Beeckmans lingve korektis. Ilia 40-jara amikeco baziĝis sur Esperanto, ŝako, filozofio kaj literaturo. Post la morto de Jef Beeckmans en 1975 kaj Jos Deckkers en 1979, la heredintoj donis al Frans van Dooren la rajton fini la komencitajn verkojn, kion li faris ĝis sia morto en 1996.

Deck Dorval
Persona informo
Okupo
Okupo aŭtoro
vdr
Kovrilpaĝo de Deck Dorval: Jaĥto veturas for...; 1983
Kovrilpaĝo de Kazinski venas tro malfrue, 1987

Verkoj redakti

  • Jaĥto veturas for ... kaj veturigas la morton (policista romano, lingve reviziita de Christian Declerck. - Antwerpen: FEL, 1983. - 190 p.)
  • De Dood aan boord (policista romano, el Esperanto tradukita al la nederlanda fare de la aŭtoro. - Wilrijk: Eldonejo-librejo Sonorilo, 1987. - 172 p.)
  • Kazinski venas tro malfrue (krim-romano, lingve reverkita de Christian Declerck laŭ la originalo de Deck Dorval, Antwerpen: FEL, 1987. - 176 p.)
  • Hungara traduko: A gyilkos későn érkezik, trad. István Ertl. Budapest: MESZ /Hungara E-Asocio/, 1990.
  • Pola traduko: Kazinski przychodzi za późno, trad. Wojciech Usakiewicz. Warszawa: Epoka, 1990.
  • Nigra magio (krim-romano, lingve reverkita de Christian Declerck laŭ la originalo de Deck Dorval. - Antwerpen: FEL, 1988. - 215 p.)
  • Urd Hadda murdita! (socia krim-romano, lingve reverkita de Christian Declerck laŭ la originalo de Deck Dorval. - Antwerpen: FEL, 1990. - 196 p.)