Urd Hadda murdita!

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Urd Hadda murdita! estas originale esperantlingva krimromano, kiun en 1990 eldonis Flandra Esperanto-Ligo. Kiel aŭtoro indikiĝas la nomo Deck Dorval, kiu estas komuna literatura pseŭdonimo de la esperantistaj verkistoj Frans van Dooren, Jef Beeckmans kaj Jos Deckkers. Lingve la manuskripton antaŭ la publikigo ankoraŭ reviziis Christian Declerck. Temas pri la misteraj vivo kaj morto de teatra direktoro.

Urd Hadda murdita!
Urd Hadda murdita!
Urd Hadda murdita!
Aŭtoro Deck Dorval
Eldonjaro 1990
Urbo Antverpeno, Belgio
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 196
ISBN 9071205371
vdr
Citaĵo
    Regis prema silento en la salono. La tri teatro-aktoroj, kiuj tie troviĝis, staris senparole unu kontraŭ la aliaj. Ŝajnis ke ili atendas tujan levon de l' kurteno por la sekvonta akto de la dramo, en kiu ĉiu el ili devos ludi gravan rolon. En la apuda ĉambro horloĝo sonigis unusolan obtuzan baton. Ĝi sonis kiel gongo malforte frapita. Kaj per tio la inercio estisrompita.

      Angolm montris per la cigaredo al la kverka pordo.

      "Tie enĉambre kuŝas mortinto kaj..." Li inhalis profunde, etendis la brakon, kaj senhate estingis la cigaredon en la apude staranta cindrujo.

      Gordens rigardis al li fikse en la okulojn.

      "... Kaj unu el ni tri mortigis lin," li kompletigis. 
— ĉerpaĵo el la teksto, el la malantaŭa librokovrilo

Eksteraj ligiloj redakti