August Vermeylen (naskiĝis en Bruselo la 12-an de majo 1872, mortis en Ukkel la 10-an de januaro 1945) estis flandra verkisto kaj arthistoriisto.

August Vermeylen
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1872 (1872-05-12)
en Bruselo
Morto 10-an de januaro 1945 (1945-01-10) (72-jaraĝa)
en Uccle
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) vd
Partio Belga Laborista Partio vd
Familio
Infanoj Piet Vermeylen vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • politikisto • universitata instruisto • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en Bruselo, Berlino kaj Vieno. Li doktoriĝis en 1899 je la brusela universitato je historio kaj literaturo. Tie li iĝis docento pri arthistorio (en 1901) kaj de 1902 ĝis 1923 instruis pri la historio de la nederlandlingva literaturo. Poste li estis profesoro en nederlandlingva kaj moderna literaturo en Gent, kie li estis la unua rektoro de flandrigita universitato (1930-1932).

Cetere li de 1921 ĝis 1945 estis socialista senatano.

Vermeylen kunfondis la revuojn Van Nu en Straks (1896-1901) kaj Vlaanderen (1903-1907) (kune kun Karel Van de Woestijne) kaj estis fondinto de la maldekstre orientita revuo Nieuw Vlaams Tijdschrift. Ekde 1919 li membris en la Koninklijke Vlaamse Academie. Vermeylen grave influis la kulturan vivon de Flandrio antaŭ la Unua mondmilito.

Kun antaŭzorgo li defendis la opinion de estonteco de Flandrio en Eŭropa interrilato, konstruita je kulturaj kaj ekonomiaj fortoj.

Bibliografio redakti

  • Het twaalfjarig bestand (disertacio, 1894)
  • Eene jeugd (eseo, 1896)
  • Leven en werken van Jonker Jan van der Noot (disertacio, 1899)
  • Vlaamsche en Europeesche beweging (essay, 1900)
  • Verzamelde opstellen, eerste bundel (1904, re-eldonita en 1922)
  • Verzamelde opstellen, tweede bundel (1905, re-eldonita en 1924)
  • Kritiek der Vlaamsche Beweging (eseo, 1906)
  • Les lettres néerlandaises en Belgique depuis 1830 (1906)
  • De wandelende Jood (romano, 1906)
  • Quelques aspects de la question des langues en Belgique (1918)
  • La flamandisation de l'université de Gand / De vervlaamsching der Gentsche Hoogeschool (1920)
  • Geschiedenis der Europeesche plastiek en schilderkunst in Middeleeuwen en Nieuweren Tijd (studo, 3 partoj, 1921-1922-1925)
  • Van Gezelle tot Timmermans (1923)
  • Impressions de Russie (1932)
  • Hieronymus Bosch (1939)
  • Beschouwingen. Een nieuwe reeks verzamelde opstellen (1942)
  • Twee vrienden (geromanceerde autobiografie, 1943)
  • De Taak (1946)
  • Van de catacomben tot Greco (1946)
  • Verzameld werk (6 partoj, 1951-1955)

Tradukoj en Esperanto redakti