Lodzo
Lodzo (pole Łódź aŭskulti, IFA: wuʨ̑) estas la dua plej granda urbo en Pollando, situanta en la Lodza Provinco en la centro de la lando. En 2016 la urbo enhavis 698.688 loĝantojn.

Łódź | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Ex navicula navis (Ŝipo el ŝipeto ) | |||||
urbego • eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
![]() urbopartoj
1. Bałuty 2. Widzew 3. Śródmieście (urbocentro) 4. Polesie 5. Górna | |||||
Genitivo de la nomo | Łodzi | ||||
Provinco | Lodza Provinco | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Łódź | ||||
Komunumo | komunumo Lodzo | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 1 050 000 (2016) | ||||
Fondita en | antaŭ 1332 | ||||
Urborajtoj | 1423 | ||||
Koordinatoj | 51° 47′ N, 19° 28′ O (mapo)51.78333333333319.466666666667Koordinatoj: 51° 47′ N, 19° 28′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 163 m | ||||
Areo | 293,3 km² | ||||
Loĝantaro | 698688 (en junio de 2016) | ||||
Loĝdenso | 2 601 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 90-001 do 94-413 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 42 | ||||
Aŭtokodo | EL | ||||
Estro | Hanna Zdanowska | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Nomo de estraro | Rada miejska w Łodzi | ||||
Adreso de estraro | ul. Piotrkowska 104 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 90-926 | ||||
Ĝemelaj urboj | vidu la kesteton "ĝemelurboj" supre | ||||
Komunuma retejo | http://www.uml.lodz.pl | ||||
Vikinovaĵoj | n:pl:Wikiportal:Łódzkie | ||||


Historio
redakti- 1332 - la unua mencio pri vilaĝo Łodzia
- 1423 - Lodzo ricevis urborajtojn
- 1820 - la urbo estis destinata por industrio
- 5.12.1914: Unua mondmilito: post malvenko en la batalo de Lodzo rusoj komencis evakuiĝi de la urbo - dum dekkelkaj tagoj ĉirkaŭ 110 mil rusaj soldatoj pereis kaj ĉirkaŭ 90 mil germanaj, krom ili ankaŭ aŭstroj, poloj, litovoj, ĉeĥoj, ukrainoj, latvoj kaj tataroj (sekvan tagon la urbon konkeris germana armeo)
- Lodza geto (germane: Litzmannstadt Ghetto, jide: לאדזשער געטא; Lodĵer geto; ליצמאנשטאטער געטא; Licmanŝtoter geto) estis juda geto ekzistanta en la okupata de germanoj Lodzo (de aprilo 1940 nomata Litzmannstadt). Formale la geto fondiĝis la 8-an de februaro 1940, finfine estis fermita kaj izolita de la urbo la 30-an de aprilo 1940. Unuavice oni enfermis judojn restantajn tiutempe lime de la urbo – ĉirkaŭ 140 mil personoj. Poste, en la jaroj 1941–1942, oni setligis tien judan popolon, unue de la Lodza Provinco, el likvidataj sinsekve getoj en aliaj urboj. Sekve, fine de 1941, ĉirkaŭ 5 mil ciganojn, en tio sintiojn de Burgenlando ĉe la aŭstra-hungara landlimo kaj fine, en la dua duono de la 1942, preskaŭ 20 mil judojn de Okcidenta Eŭropo (interalie de Germanio, la landoj de Benelukso kaj judojn de Prago). Rezulte, tra la geto trapasis pli ol 200 000 personoj.
- 1.12.1944: Gestapo en Lodzo notis ke poloj bone scias pri karaktero de eldonata de okupantaj regopovoj revuo "Nowy Czas" (Nova Tempo), maskita kiel periodaĵo de pola subtera movado
Vidindaĵoj
redakti- Placo de Libereco (Plac Wolności) kun klasikisma urbodomo el 1827 – unika okagonforma placo
- Piotrkowska Strato kun eklektikismaj kaj secesiaj brikdomoj.
- Galerio de Grandaj Lodzanoj
- Benketo de Tuwim
- Fortepiano de Rubinstein
- Kofro de Reymont
- Tablo de Lodzaj Fabrikantoj
- Galerio de Grandaj Lodzanoj
- Palaco de Poznański
- Hotelo Savoy
Servoj
redaktiPartneraj urboj
redaktiInter la partneraj urboj de Lodzo estas
Zamenhof/Esperanto-objektoj
redakti- Zamenhofa Strato
- Zamenhofa Tabulo
- Zamenhofa Apoteko
- Murpentraĵo kun Zamenhof (en Piotrkowska Strato)
- Liceo je la nomo de Zamenhof kun tabulo
- Tombo de Kabe
Esperanto-eventoj en Lodzo
redaktiLa 14an de majo 2014 venis de Lębork / Lenborko al Lodzo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio ([1]), kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj fare de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kun financa helpo de mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en ĉefe en norda Pollando, sed ankaŭ en urboj kiel Vroclavo kaj Sosnowiec. Al Lodzo la ekspozicion invitis la loka esperantistino de EDE-Pollando Daniela Gizela Matray, la sekretariino de la Asocio kaj la Biblioteko de la Lodza Universitato (kunorganizanto), multflanke helpis en la organizado la loka esperantisto Robert Kamiński - la prezidanto de Lodza Filio de PEA. La vernisaĝo okazis la 16-an de majo 2014 kaj raportis pri tiu E-evento du lokaj mediatoj. Post monato, la Senata E-ekspozicio la 16-an de junio 2014 veturis al urbo Loviĉo.
Lodzanoj
redaktiFamaj personoj kiuj naskiĝis aŭ loĝis en Lodzo
- Grażyna Bacewicz, komponistino
- Kazimierz Bein, unua esperantisto kiu kabeis
- Marek Belka, ekonomikisto kaj ĉefministro
- Stanislaw Karolczyk, oficisto, poeto, esperantisto
- Jan Karski, oficiro kaj diplomato
- Dorota Kędzierzawska, kinisto
- Witold Leszczyński, kinisto
- Stanisław Mikulski, aktoro
- Arnold Mostowicz, verkisto, ĵurnalisto, tradukisto, kuracisto kaj scienca populariganto.
- Władysław Pasikowski, kinisto
- Jerzy Passendorfer, kinisto
- Wlodzimierz Pfeiffer, esperantisto
- Roman Polański, filmreĝisoro
- Władysław Reymont, nobelpremiita verkisto
- Józef Rotblat, nobelpremiita fizikisto
- Artur Rubinstein, komponisto kaj pianisto
- Andrzej Sapkowski, fantasta verkisto
- Edward Skórzewski, kinisto
- Piotr Trzaskalski, kinisto
- Julian Tuwim, poeto kaj esperantisto
Edukado
redaktiEn Lodzo estas multe pli ol 20 superaj lernejoj. La plej gravaj estas:
Fotogalerio
redakti-
Blanka fabriko
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-31. Alirita 2016-01-12 .