Malfermi la ĉefan menuon
Eklektikismo en arkitekturo angule de la Avenuo Rákóczi kun la Granda Bulvardo en Budapesto.
Detalo de eklektikisma domo en Bukaresto (Rumanio), kombine inter Novklasika arkitekturo kaj Rumania Revivado.

Eklektikismo (el greka eklegein, «elekti») estas filozofia skolo kiu estas karakterizata per malligo al determinitaj paradigmojaksiomoj. La eklektikistoj elektas siajn filozofiajn vidpunktojn, ideojn kaj valorigojn inter la aliaj variaj skoloj kongrue al determinitaj kriterioj. Konsekvence, ajna tipo de pensaro povas esti identigita kiel eklektika. Tiu kombino de filozofiaj ideoj finfinas produktante originalajn filozofiajn sistemojn.

Eklektikismo inter la diversaj religioj aŭ inter diversaj politikaj ideologioj estas nomita sinkretismo; ambaŭ estas ofta socia kaj kultura fenomeno. Tamen eklektikismo povas okazi ankaŭ en la plej diversaj medioj; por ekzemplo, en la miksitaj batalartoj. Eklektikismo okazas ankaŭ en arkitekturo, medicino, muzikopsikologio, inter aliaj etosoj.

En filozofioRedakti

Eklektikismo aperis en Antikva Grekio el la 2-a jarcento a.K., kiel maniero sintezigi la grandajn intelektulajn atingojn de la klasika filozofio de la antaŭsokrataj filozofoj, Platono kaj Aristotelo. Por ekzemplo, Antioko de Aŝkelon kongruigis la stoikismon kaj la skeptikismon, kaj Panaitio de Rodoso bazigis sian pensaron sur la platonismo kaj la stoikismo.

La romiaj pensuloj ne disvolvigis propran filozofian sistemon, kaj perferis tiun tipon de pensmanieron: tiele Cicerono, por ekzemplo, asimilis teoriojn de stoikismo, de skeptikismo kaj de la peripatetikuloj.

Inter kristanoj, Klemento de Aleksandrio kaj Origeno kombinis la grekan metafizikon kaj la jud-kristanajn ideojn de la Sanktaj libroj. Jam fine de la Mezepoko, la majstro de la "devotio moderna", nome Majstro Eckhart formulis sistemon de kristana filozofio bazita sur Aristotelo, liaj mezepokaj arabaj komentistoj, la novplatonismo kaj la Kabalo aŭ hebrea mistikismo.

En la 19a jarcento refloris eklektikismo en Francio el la verkaro de la filozofo Victor Cousin, kiu klopodis unuigi la idealismon de Immanuel Kant, la filozofion de la komuna saĝo kaj la indukciajn doktrinojn de René Descartes.

En artoRedakti

Eklektikismo aŭ plurstilismo estas speco de miksita stilo en la belaj artoj, kies trajtoj estas prenitaj de pluraj fontoj kaj stiloj. Konsiderinde, la eklektikismo preskaŭ neniam konstituis specifan stilon en arto: estas karakterizita de la fakto ke ĉi tio ne estis aparta stilo. Ĝenerale, la termino preskribas la kombinon kun sola laboro de vario de influoj - ĉefe de elementoj de historiaj malsamaj stiloj en la arkitekturo, la pentrarto, kaj la grafikaj kaj ornamaj artoj.

En arkitekturoRedakti

Eklektika arkitekturo estas arta tendenco en arkitekturo kiu miksas elementojn de diferencaj stiloj kaj epokoj de la historio de arto kaj de la arkitekturo. Ĝi aperis en Okcidento inter 1860 kaj fino de la 1920-aj jaroj.

Vidu ankaŭRedakti