Bukareŝto
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Budapeŝto. |
Bukareŝto (rumane București [bukuREŜTJ] [buku'reʃtʲ]) estas la ĉefurbo de Rumanio.
Bukareŝto | |||
rumane București | |||
Ĉefurbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: București | |||
Kromnomoj: Parizo de Oriento, Malgranda Parizo | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Ĉefurbo Bukareŝto | ||
Sektoroj | 6
| ||
Historia regiono | Valaĥio | ||
Konata loko | Parko Herăstrău | ||
Rivero | Dâmbovița | ||
Situo | Bukareŝto | ||
- koordinatoj | 44° 25′ 57″ N 26° 06′ 14″ O / 44.43250 °N, 26.10389 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 90 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 60 m s. m. | ||
Areo | 238,0 km² (23 800 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 285,0 km² (28 500 ha) | ||
Loĝantaro | 1 944 367 (01.01.2009) | ||
- de aglomeraĵo | 2 000 000 | ||
- de metropolo | 3 090 880 | ||
Denseco | 8 169,61 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1459 | ||
Urbestro | Sorin Oprescu (sendependa) | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 0xxxxx | ||
Tel. antaŭkodo | +40 x1 | ||
Aŭtokodoj | B | ||
Situo de la urbo enkadre de Rumanio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.pmb.ro | |||
![]() |
Kun 1 921 753 loĝantoj laŭ la censo de 2002 kaj kun areo de 228 km² ĝi estas la plej granda urbo de la lando, kaj ĝia industria kaj komerca centro. Kun siaj antaŭurboj ĝi havas 2,3 – 2,4 milionojn da loĝantoj.
Laŭ la stato de 2021 en Bukareŝto vivis 1 716 961 loĝantoj sur areo de 226 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 597 loĝantoj/km².
Geografio redakti
Bukareŝto situas je 26,1° de orienta longitudo kaj 44,4° de norda latitudo. Ĝia tempo estas du horojn antaŭ UTC, somere tri. Ĝi situas en 50-kilometra distanco de la rivero Danubo, trafluas ĝin la rivero Dâmbovița [dımboVIca] [ˈdɨmbovit͡sa]. Ĝi estas ĉirkaŭata de distrikto Ilfov.
Historio redakti
Laŭ duba legendo paŝtisto Bucur fondis la urbon. La unua dokumenta mencio de Bukareŝto okazis en la jaro 1459. En 1465 princo Radu cel Frumos havis tie rezidejon. En 1559 kortego kaj impona preĝejo konstruiĝis. En 1659 Gheorge Ghica igis ĝin ĉefurbo (de Valaĥio). En 1661 la unua pavimita strato konstruiĝis, en 1694 altlernejo fondiĝis. Nur en 1861 ĝi iĝis ĉefurbo de Rumanio, formita el la unuiĝo de Valaĥio kaj Moldavio. En 1812 pakto okazis inter turkoj kaj rusoj. En 1847 pro incendio unu triono de la urbo cindriĝis. En 1869 stacidomo, en 1872 tramo, en 1912 flughaveno ekfunkciis. En 1916 la germanoj okupis la urbon. Dum la 2-a mondmilito fronto ne estis en la ĉefurbo. En 1977 tertremo okazis, La unua Radio Libera Eŭropo helpis en komunikado de la travivantoj. En 1989 revolucio okazis kun pafadoj.
Klimato redakti
Bukareŝto havas kontinentan klimaton. Jare pluvas po 595mm (en ĉiuj monatoj pluvas, vintre foje neĝas). La temperaturo estas somere 23 °C, vintre proksimume ĉe frostopunkto.
Vidindaĵoj redakti
- Katedralo de Sankta Jozefo (Bukareŝto)
- Katedralo de Sankta Bazilo (Bukareŝto)
- preĝejoj Stavropoleos, Bucur, Colțea, Crețulescu, kaj Armena preĝejo de Bukareŝto
- palacoj Lens Vernescu, Cantacuzène kaj Suțu
- nacia teatro
- triumfa arko
- parlamentejo
- nacia muzeo
- Nacia Biblioteko de Rumanio
Servoj redakti
Ĝemelurboj redakti
- Tirano, Albanio
- Rio de Janeiro, Brazilo
- São Paulo, Brazilo
- Atlanta, Usono
- Sofio, Bulgario
- Montrealo, Kanado
- Pekino, Ĉinio
- Nikozio, Kipro
- Ateno, Grekio
- Amano, Jordanio
- Budapeŝto, Hungario
- Chișinău, Moldavio
- Lagoso, Niĝerio
- Manilo, Filipinoj
- Moskvo, Rusio
- Istanbulo, Turkio
- Ankaro, Turkio
- Londono, Britio
- Most, Ĉeĥio
Famaj urbanoj redakti
- Alexandru Teodor Cisar, romkatolika ĉefepiskopo
- Elina Löwensohn
- Jonescu-Capatana
- Mihály Kosztarab
- Petro Firu
- Rajmund Csányi
- Sigismundo Pragano
Bildaro redakti
-
Malnova strato en Bukareŝto
Eksteraj ligiloj redakti
- Interaga mapo de Bukareŝto
- Popolnombrado 2002
- Urboplano Arkivigite je 2006-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj Arkivigite je 2006-04-11 per la retarkivo Wayback Machine