Rajmund Csányi [ĉAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csányi Rajmund estis hungara gimnastikisto, dufoja olimpiano, trejnisto, altlerneja instruisto.

Rajmund Csányi
Rajmund Csányi
Rajmund Csányi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1936 (1936-04-22) (87-jaraĝa)
en Bukareŝto
Familio
Infano Erika Csányi
Okupo
Okupo gimnastikisto
vdr

Rajmund Csányi[1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1936 en Bukareŝto.

Biografio redakti

Rajmund Csányi apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Pro la Dua Viena Arbitracio (1940) la plena familio estis forigita el Rumanio kaj sendita al Hungario sen iu ajn havaĵoj. Ili vivis plu en Budapeŝto. Rajmund Csányi maturiĝis en gimnastika gimnazio en Budapeŝto en 1954, post 4 jaroj li akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li instruis en militakademio, same en la menciita altlernejo (kiel docento), ankaŭ en la centra sporta lernejo 18 jarojn. Ekde la 1980-aj jaroj li vivis en Szentendre. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis premiojn inter 1964-2019.

Sporta kariero redakti

Rajmund Csányi estis gimnastikisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono plurfoje en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, dum li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1964 sen medalo. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti