Gimnastiko

Usona gimnastikisto Bridget Sloan, sur trabo
Ekzerco per paralelaj stangoj

Sporta gimnastiko estas individua sporto konsistanta el diverstipaj korpaj ekzercoj por kiuj necesas forto, flekseblo, mov-lerteco, ekvilibro kaj gracio. Por tiuj ekzercoj gimnastikistoj uzas diversajn aparatojn aŭ ilojn inter kiuj troviĝas paralelaj stangoj, malsimetriaj stangoj, trabo, ĉevalo (kun aŭ sen ansoj), reko (paralelaj stangoj), du-ringo, tapiŝo kaj saltotabulo.

Gimnastiko estas unu el la sportoj kiuj partoprenas somerajn olimpikojn. Ĝin normigas la Internacia Federacio de Gimnastiko (Fédération Internationale de Gymnastique)[1], sed ekzistas ankaŭ naciaj organizoj. La venkanton decidas ĵurio per poentoj.

Gimnastikejo estas loko, kiu permesas la praktikadon de gimnastiko, sportoj aŭ fizikaj ekzercoj en fermita areo kun pluraj maŝinoj kaj sportiloj disponeblaj al tiuj, kiuj ĝin vizitas.

EtimologioRedakti

La vorto gimnastiko venas el la greka iegoγυμναστική (gymnastiké), f. de γυμναστικός (gymnastikós), "lerta pri fizikaj ekzercoj", el γυμνασία (gymnasía), "ekzerco", siavice el γυμνός (gymnós), "nuda". La vorto tiun signifon havis, ĉar atletoj en antikvaj tempoj praktikis kaj konkuris sen vestaĵo.

HistorioRedakti

Gimnastiko formiĝis en antikva Grekio, en Sparto kaj Ateno, kaj estis utiligita kiel metodo por prepari virojn por militado. La manovroj estis faritaj nude krom la bataliloj. Ateno kombinis tiun fizikan trejnadon kun eduko de la menso. Ĉe la Palestra, sporteduka trejnadcentro, la disciplino de edukado de la korpo kaj edukado de la menso estis kombinitaj, kreante formon de gimnastiko, kiu estis pli estetika kaj individua kaj kiu superis la formon, kiu koncentriĝis en severeco, disciplino, la emfazo ĉe rekordatingoj.

En la malfrua dekoka jarcento - kaj frue deknaŭajarcenta Germanio - du pioniraj fizikaj edukistoj - Johann Friedrich GutsMuths (1759-1839) kaj Friedrich Ludwig Jahn (1778-1852) - kreis ekzercojn por knaboj kaj junaj viroj sur aparataro, kiun ili dizajnis kaj tiel finfine kondukis al kio estas konsiderita moderna gimnastiko. Don Francisco Amorós y Ondeano estis naskita la 19-an de februaro 1770 en Valencio kaj mortis la 8-an de aŭgusto 1848 en Parizo. Li estis hispana kolonelo, kaj estis la unua persono supozita enkonduki popolklerigan gimnastikon en Francio. Jahn antaŭenigis la uzon de paralelstangoj, duringo kaj alta stango (reko), ĉevalo kun teniloj kaj boko (ĉevalo) en internacia konkurado.

La Internacia Federacio de Gimnastiko (angle Federation of International Gymnastics -FIG-) estis fondita en Lieĝo en 1881. Antaŭ la fino de la deknaŭa jarcento, la gimnastikkonkurado de viroj estis sufiĉe populara por esti inkludata en la unuaj "modernaj" Olimpikoj en 1896. De tiam ĝis la fruaj 1950-aj jaroj, kaj naciaj kaj internaciaj konkuradoj implicis varian gamon da ekzercoj kolektitaj sub la rubriko, gimnastiko, kiu inkludis ekzemple, sinkronigitan teamplankkalistenion, ŝnurogrimpadon, altan saltadon, kuradon kaj horizontalan ŝtupetaron (malsimetriaj stangoj). Dum la 1920-aj jaroj, virinoj organizis kaj partoprenis gimnastikokazaĵojn. La olimpika konkurado de la unuaj virinoj estis malvasta, nur implicante sinkronigitan kalistenion kaj vojkampan atletikon. Tiuj ludoj estis okazigitaj en 1928, en Amsterdamo.

Antaŭ 1954, Olimpikoj-aparataro kaj okazaĵoj por kaj viroj kaj virinoj estis normigitaj en moderna formato, kaj unuformaj gradigo-strukturoj (inkluzive de poentsistemo de 1 ĝis 15) estis ekkonsentitaj pri. Ĉe tiu tempo, sovetaj gimnastikistoj mirigis la mondon kun tre disciplinitaj kaj malfacilaj prezentoj, metante precedencon kiu daŭras. Televido helpis diskonigi kaj iniciati modernan eraon de gimnastiko. La gimnastiko de kaj viroj kaj virinoj nun altiras konsiderindan internacian intereson, kaj elstaraj gimnastikistoj povas esti trovitaj sur ĉiu kontinento.

En 2006, nova poentosistemo por Arta gimnastiko estis metita en ludon. Kun A-Poentaro (aŭ D-poentaro) estas la malfacilecpoentaro, kiu finfine en 2009 estas bazita sur la supraj 8 altajn gajnante elementojn en rutino (ekskludante bokon). La B-Poentaro (aŭ E-Poentaro), estas la poentaro por ekzekuto, kaj donatas laŭ kiom bonaj lertoj estas plenumitaj.

AparataroRedakti

En konkuradoj estas kelkaj specifaj iloj por viroj kaj virinoj.

Por virojRedakti

Por virinojRedakti

  • Malsimetriaj stangoj
  • Trabo

Por ambaŭRedakti

Gimnastiko en la OlimpikojRedakti

Arta gimnastikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arta gimnastiko.

Arta gimnastiko estas la sola fako iam ajn prezentata ekde la unua eldono de la Olimpikoj, eĉ se nur en ĝia vira versio. Reale, arta gimnastiko dividiĝas en vira kaj virina, ne nur pri la specoj de ekzercoj, sed ankaŭ por la diversaj trajtoj reliefigitaj: forto kaj kunordigo por viroj, elasteco kaj malpezeco por virinoj. Gi uzatas aparataron de la gimnastikejo.

Por virinoj estas kvar iloj: trabo, nesimetriaj paraleloj, ĉevalo (boko) kaj libera korpo kun muzika akompano; dum por viroj estas ses iloj: libera korpo, ĉevalo, stango, simetriaj paraleloj, ĉevalo kun ansoj kaj la ringoj.

Devigaj ekzercoj estas planitaj en la eliminaj stadioj de konkursoj, kaj liberaj ekzercoj en la fina.

Ritma gimnastikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ritma gimnastiko.

Ritma gimnastiko estas rezervita al virinoj kaj, male al la arta, ĝi nur disponigas ekzercojn de libera korpo, ĉiam faritajn kun muzika akompano, por esti realigitaj tamen helpe de 5 iloj (pilko, rubando, bastoneto, ŝnuro kaj ringo).

Dum la agado, ritma gimnastiko aldonas multan emfazon al la aspektoj pli rilataj al danco, la estetika kaj koreografia komponanto, kompare kun aliaj aspektoj kiel forto kaj rapideco. La specialaĵo ankaŭ inkludas teamkonkuradon.

Ritma gimnastiko estas oficiala olimpika fako ekde 1984.

Akrobata gimnastikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akrobata gimnastiko.

Akrobata gimnastiko estas unu speco de arta gimnastiko, unuinganta per teamo de du aŭ kvar homoj koregrafion, gimnastikon sur tapiŝo kaj homan piramidon.

Trampolina gimnastikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Trampolina gimnastiko.

La trampolina fako naskiĝis en la 19-a jarcento kaj postulas, ke atletoj plenumas serion da aerobataj evoluoj dumfluge. La gimnastoj saltas sur trampolinon kaj plenumas saltojn inkludante devigan programon kaj unu liberan figuron.

Aliflanke, sinkronigitaj trampolinaj konkursoj estas planitaj, sed ne ĉe la Olimpikoj. La du engaĝitaj atletoj, ĉiu sur sia trampolino, devas samtempe zorgi pri la koreografia aspekto kaj la sinkronigado de sia ekzercado.

La elasta trampolino fariĝis olimpika sporto je la somera olimpiko 2000 en Sidnejo.

Gimnastiko en la Mondaj LudojRedakti

La fakoj de gimnastiko agnoskitaj en la Mondaj ludoj estas: akrobata gimnastiko, aerobika gimnastiko, ritma gimnastiko, falpuŝiĝado (tumbling) kaj arta gimnastiko.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti