Alexandru Teodor Cisar

Alexandru Teodor CISAR [aleksandru teodor ĉisar] (naskiĝinta la 21-an de oktobro 1892 en Bukareŝto, mortinta samloke la 7-an de januaro 1954) estis romkatolika episkopo de Iași kaj inter 1924 kaj 1948 ĉefepiskopo de Bukareŝto.

Alexandru Teodor Cisar
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1892 (1892-10-21)
en Bukareŝto
Morto 7-an de januaro 1954 (1954-01-07) (61-jaraĝa)
en Bukareŝto
Tombo Tombejo Bellu
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Vivo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1892 la filo de germanlingva patrino kaj ĉehlingva patro frekventis la bukareŝtan porpastran seminarion ironte en 1899 Romon por teologistudoj ĉe la Pontifikan Urbanan Universitaton kie li ordiniĝis pastrece en la 6-a de junio 1903. Post reveno al Bukareŝto li iĝis sekretario de lia arkiepiskopa moŝto Joseph-Xavier Hornstein, gvidanto de la porpastra seminario kaj estro de la Andreo-lernejo.

En la 22-a de aprilo 1920 papo Benedikto la 15-a nomumis lin episkopo de Iași; konsekron faris en la 15-a de aŭgusto 1920 en la Jozefo-katedralo de Bukareŝto la benediktano kaj ĉefepiskopo Raymund Netzhammer. Semajnon pli malfrue Cisar estis tronprenanta en sia katedralo Ĉielenpreno de Maria de Iași. Lia diocezo havis tiam en 244 komunumoj pli ol cent mil katolikoj dum malabundo de animzorgantoj (nur 53 klerikoj sume). Tio igis lin varbi ade kaj intense virojn interesatajn pri animzorgista kariero.[1]

Post la abdiko de Raymund Netzhammer en julio 1924 Cisar nomumiĝis en decembro 1924, fare de Pio la 11-a, ĉefepiskopo bukareŝta kaj administranto por Iași ĝis la alveno de la posteulo Mihai Robu en julio 1925. La tronpreno bukareŝta okazis en la 22-a de marto 1925. Cisar engaĝiĝis en la restaŭrado de malnovaj kirkoj kaj en la starigo de novaj. En junio 1930 la bukareŝta ĉefepiskopujo iĝis eklezia provinco kaj Cisar eknomiĝis metropolito de la rumanlandaj katolikoj de la latina rito.

La komunistoj perforte demisiigis lin en la jaro 1944 ordonante restadon en la monaĥejo de la franciskanoj en Orăștie; tiuloke li kaŝe konsekris en 1951 Győző Simon Macalik je helpepiskopo de la arkidiocezo de Alba Iulia. En la 5-a de aprilo 1948 li estis kunkonsekranto de Anton Durcovici je episkopo de Iași kaj en la 30-a de novembro 1948 de Ioan Ploscaru je grekkatolika episkopo de la episkopujo de Lugoj.

En la 2-a de aŭgusto 1953 li partoprenis kun la ortodoksa patriarko Justinian Marina kaj la plej altrangaj politikistoj je la inaŭguro de la Internacia porjunulara festivalo en Bukareŝto; ŝajne lia unuaranga prezento estis propaganda por atesti liberecon de religio en komunisma Rumanujo. Cisar mortis duonan jaron poste en la rumanuja ĉefurbo kaj oni entombigis lin en la Anno-kapelo de la romkatolika Bellu-tombejo.[2] Eblas ke lian morton kaŭzis veneniĝo fare de la kaŝpolicanoj.[3]

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Marius Oanță: "Arhiepiscopul romano-catolic Alexandru Theodor Cisar, un opozant „înverșunat” al regimului comunist." Ĉe: Florentin Olteanu k.a. (eld.): Opoziție și solidaritate în comunism, Presa Universitară Clujeană, Kluĵo 2018

Eksteraj ligiloj redakti