Orăștie
publikigita versio estis patrolita je 16 okt. 2022. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 16 okt. 2022.

Orăștie [orəŝtie] (hungare: Szászváros [sasvaroŝ], germane: Broos) estas urbo en Rumanio sudoriente de Deva.
Orăștie | ||
---|---|---|
Urbo (municipo) | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Hunedoara | |
Alinome | Szászváros (hungare), Broos (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 51′ N, 23° 12′ O (mapo)45.8523.199722222222Koordinatoj: 45° 51′ N, 23° 12′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 215 m | |
Poŝtkodo | 335700 | |
Loĝantaro | 18,227 (en 2011; 21.471 en 2000) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 87638 | |
LoĝantaroRedakti
En 1910 Szászváros havis 7 672 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj, ciganoj); en 1992 24 174 (rumanoj, 2,6 % da hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝia unua mencio skriba estis en 1224; en 1332 ĝi estis ekleziejo. En la 11-a kaj 12-a jarcentoj tie loĝis sikuloj, kiuj plulokiĝis orienten, kaj alvenis saksoj anstataŭ ili. En 1324 ĝi estis jam urbo. En 1582 tie aperis unu el la plej fruaj rumanaj tradukaĵoj de la Malnova testamento per literoj cirilaj: Palia de la Orăștie. En 1663 Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio, fondis kolegion en la urbo, kiu fariĝis gimnazio en la 19-a jarcento. Ĝis 1919 Orăștie apartenis al Hungario (Hunyad vármegye).
Inter la 13-a kaj la 19-a jarcentoj Broos estis la okcidenta limo de la Reĝa tero.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlandoRedakti
Iam tie loĝadis saksoj.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-12-30 per la retarkivo Wayback Machine