Szászvár [sAsVAr] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Komló. En la loknomo szász estas sakso, vár estas fortikaĵo.

Aerfoto al la preĝejo en Szászvár

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La grandvilaĝo situas ĉe norda piedo de montaro Mecsek, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Dombóvár-Bátaszék, Bonyhád estas proksime.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua skriba mencio devenis el 1334. En mezo de la mezepoko ĝi estis kampurbo kaj havis fortikaĵon kaj monaĥejon. La turkoj okupis ĝin en 1543 kaj iĝis grava urbo. La Habsburgoj en 1686 reokupis la fortikaĵon. Katolika baroka preĝejo konstruiĝis en 1779. Inter 1811-1995 oni minis nigran karbonon, krome estis ankaŭ ŝtonminado. Inter 1975-1991 la apuda vilaĝo Máza aliĝis havanta komunan nomon Mázaszászvár.

En la grandvilaĝo aŭtonomioj de germanoj kaj ciganoj funkcias. Apud la komunumo fiŝkaptista lago troviĝas.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Szászvár naskiĝis kriminologo József Gödöny.

Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlando redakti

Iam tie loĝadis saksoj.

Beregszász Szászalmád Szászapátfalva Szászberek Szászbogács Szászbongárd
Szászbuda Szászbudak Szászcsanád Szászfenes Szászhermány Szászkézd
Szászlekence Szásznádas Szászrégen Szászsebes Szásztyukos Szászvár
Szászváros Újszász