Bonyhád

Hungaria urbo

Bonyhád [bonjhAd] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád, kies centro estas. La nomo de Bonyhád venas de la transilvania Gyula, kies unu el la filoj nomiĝis Bonyha.

Monumento Sankta Triunuo kaj muzeo en Bonyhád
Bonyhád
Flago
Blazono
Areo 72 km² (7 200 ha)
Loĝantaro 14 370
Poŝtkodo 8053
Telefona antaŭkodo 74
Vikimedia Komunejo: Bonyhád
Retpaĝo: www.bonyhad.hu
Kastelo kaj parko en Bonyhád

Situo redakti

Bonyhád situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, laŭ fervojo Dombóvár-Baja.

Historio redakti

Pli frue keltoj vivis tie. La loko akiris en 1782 la titolon kampurbo kune kun foirrajto. Bonyhád urbiĝis en 1977, nun al ĝi apartenas administre la vilaĝoj Alsóbörzsöny, Börzsöny, Majos, Tabód kaj Ladomány.

En la komunumo plenkreskis Mór Perczel, grava persono en la liberecbatalo de 1848. Tie vivis kaj laboris inter 1819 kaj 1826 Mihály Vörösmarty, kiel hejma instruisto de la Perczel-familio. En 1942 ekis el Bonyhád tutlanda antifaŝista movado kun nomo Fidele al la Patrujo.

La emajlizan uzinon fondis en 1909 Béla Perczel kiel domeno-uzinon. Ekde 1913 ĝi funkcias kiel Hungara Emajlizejo kaj Metalaĵ-fabriko. Oni ekproduktis emajligitajn tabulojn, anonctabulojn en 1922, la ujoproduktado ekis en 1923. Bonyhád urbiĝis en 1977. Nuntempe la plej grava uzino estas ŝuo-uzino.

 
Katolika preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo en Bonyhád

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Bonyhád naskiĝis kaj mortis militestro Mór Perczel.

En Bonyhád naskiĝis:

En Bonyhád mortis:

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

hungarlingva retejo Arkivigite je 2005-03-02 per la retarkivo Wayback Machine