Piroska Szabados
Piroska Szabados [piroŝka sabadoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabados Piroska estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Schaffer [ŝafer], ŝia edzo estis Adorján Nagy, ŝia filo estis Péter Nagy (literaturhistoriisto).
Piroska Szabados | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schaffer Piroska |
Naskiĝo | la 9-an de decembro 1893 en Bonyhád (Hungario) |
Morto | la 29-an de marto 1967 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1913–1916) |
Familio | |
Edz(in)o | Adorján Nagy (1918–1956) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Piroska Schaffer [1][rompita ligilo] naskiĝis la 9-an de decembro 1893 en Bonyhád, ŝi mortis la 29-an de marto 1967 (laŭ aliaj informoj la naskiĝtago estas la 28-a) en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPiroska Szabados akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo en 1916. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro de Kolozsvár, samtempe ŝi estis aktiva en la hungara feminismo. Ekde 1920 ŝi apartenis al pluraj ĉefurbaj teatroj (ekzemple Teatro Madách, Teatro Belvárosi), tamen en la jaro 1923 ŝi revenis al Cluj. Ŝi ofte kunlaboris kun Ödön Palasovszky. Post la 2-a mondmilito ŝi estis membro ekzemple de Nacia Teatro (Budapeŝto), Teatro de Hungara Armeo, Teatro Petőfi, Teatro József Attila. Tiutempe ŝi havis postenon ankaŭ en la sindikato kaj ŝi laboris en la ministerio.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - ina ĉefrolo
- Sándor Bródy: A tanítónő - titolrolo
- August Strindberg: Fröken Julie - titolrolo
- Gyula Háy: Tiszazug - akuŝistino
- Henrik Ibsen: Solness építőmester - Hilda
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Vergődő szívek (1916)
- A Gyurkovics leányok (1917) - Sári
- Arsène Lupin utolsó kalandja (1923)