Adorján NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Adorján estis hungara aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Piroska Szabados, lia filo estis Péter Nagy (literaturhistoriisto).

Adorján Nagy
Adorján Nagy en 1911
Adorján Nagy en 1911
Persona informo
Naskonomo Nagy Adorján
Naskiĝo la  24-an de novembro 1888(nun 1888-11-24)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 2-an de aŭgusto 1956
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Piroska Szabados
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • filmaktoro
vdr
Adorján Nagy en aĝo 40

Adorján Nagy [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1888 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de aŭgusto 1956 (laŭ aliaj informoj la mortotago estas la 1-a) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Adorján Nagy akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo en 1910, poste li aliĝis al trupo de Teatro de Kolozsvár. Ekde 1918 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kie en 1935 li ricevis la titolon "majstro," li estis nomumita ĉefreĝisoro en 1945. Ekde 1925 li ankaŭ instruis en la menciita teatra lernejo (aŭ akademio), ekde 1930 li instruis ankaŭ en Scienca Universitato Péter Pázmány. Menciindas, ke li kontribuis en teatraj revuoj kaj li verkis librojn. En 1949 li pensiuliĝis, sed malofte li ludis en Teatro de Hungara Armeo. Li ricevis premion en 1956.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • A tolonc (1914) – policoficisto
  • A megbélyegzett (1917) – advokato
  • Lengyelvér (1920) – grafo
  • Díszmagyar (1949)
  • A bűvös szék (1954)

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Liaj libroj redakti

  • Az ember tragédiája és a színész (1936)
  • A beszédtechnika vezérfonala (1947)
  • Dussane: Egy demokratikus színház. A Comédie Française (1948) - tradukaĵo
  • Színpad és beszéd (1964) - studoj

Fontoj redakti