Nova sinagogo de Bonyhád

La Nova (aŭ ortodoksa) sinagogo de Bonyhád estas unu el la sinagogoj en urbo Bonyhád.

Nova sinagogo de Bonyhád
sinagogo
Estiĝo 1924
Lando Hungario vd
Situo Bonyhád
Situo
Geografia situo 46° 18′ 4″ N, 18° 31′ 55″ O (mapo)46.30118818.53183Koordinatoj: 46° 18′ 4″ N, 18° 31′ 55″ O (mapo)
Nova sinagogo de Bonyhád (Hungario)
Nova sinagogo de Bonyhád (Hungario)
DEC
Nova sinagogo de Bonyhád
Nova sinagogo de Bonyhád
Situo de Nova sinagogo de Bonyhád
Map
Nova sinagogo de Bonyhád
vdr

Historio redakti

Datenoj pri judoj en Bonyhád aperis la plej frue en 1741. En la sekvaj jaroj ili uzis luitan domon aŭ provizoran domon por sinagogo. La provizora sinagogo estis konstruita en 1764, sed ĝi cindriĝis en 1794. En la sekva jaro la unua stabila sinagogo estis konstruita. La judoj disiĝis al ortodoksa kaj neologa branĉoj en 1868. La ortodoksuloj konstruis propran malgrandan sinagogon en 1883. La nun videbla, pli nova sinagogo estis konstruita en 1924. Dum la nazia erao la judoj (resume 1200) estis deportitaj al Aŭŝvico, en 1945 revenis nur 172 ortodoksuloj kaj 108 neologuloj. Post la Hungara revolucio de 1956 nur 4 judaj familioj restis en Bonyhád. La sinagogo iĝis staplo pri mebloj, depost fino de la socialisma epoko staplo pri uzitaj mebloj. En la 1990-aj jaroj la konstruaĵo ekstere renoviĝis. Interne la domo plene perdis la sakralajn ornamaĵojn, simbolojn, eĉ malaperis la galerio por la virinoj. Estonta sorto de tiu ĉi sinagogo estas nekonata.

 
Nova sinagogo de Bonyhád, la surskribo ĉe la enirejo estas "staplo pri mebloj"
 
Memortabulo pri la sinagogo

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo estas brikoforma kaj situas sola. La renoviĝoj forviŝis ĉion, pri kio la sinagogo estus rekonebla. La nuna ekstera aspekto estas simpla unuetaĝa domo. Same interne restis nur la muroj.

Fontoj redakti