János Ábrahám (juristo)

hungara politikisto

János Ábrahám [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ábrahám János Zoltán estis hungara juristo, politikisto, parlamentano.

János Ábrahám (juristo)
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de septembro 1944(nun 1944-09-10)
en  Hungara reĝlando Kéménd
Morto la 3-an de aprilo 2003
en  Hungario Bonyhád
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Pécs (–1979) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Ábrahám[1] naskiĝis la  10-an de septembro 1944(nun 1944-09-10) en Kéménd (Hungara reĝlando, nuntempa Kamenín en Slovakio), li mortis la 3-an de aprilo 2003 en Bonyhád (Hungario).

Biografio

redakti

La familio Ábrahám translokiĝis al Bonyhád en 1946. János Ábrahám maturiĝis en gimnazio en Bonyhád en 1963, poste li estis simpla laboristo, fine li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Pécs en 1979. Post la diplomo li ricevis jurajn taskojn en pluraj laborejoj, depost fino de la socialismo li estis privata advokato. Intertempe li akiris pliajn jurajn diplomojn en 1983 kaj 1988, krome ankaŭ trejnistan diplomon, ĉar li tre ŝatis basketboladi, poste li estis trejnisto kaj partoprenanto en la departementa korbopilka vivo. En 1989 li aliĝis al Hungara Socialista Partio, poste li estis parlamenta deputito (1997-2002). Li edziĝis en 1968, lia edzino naskis 2 filojn en 1969 kaj 1972. Nur postmorte li ricevis premion.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti