István Gáti (kuracisto)

István GÁTI [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáti István estis hungara kuracisto, akuŝisto, profesoro, membro (korespondanta en 1987, ordinara en 1993) de Hungara Scienca Akademio.

István Gáti [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1922 en Bonyhád. Li mortis la 3-an de oktobro 2007 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Gáti abiturientis en sia naskiĝurbo en 1940, li akiris medicinan diplomon en universitato en Pécs en 1948, li iĝis akuŝisto en 1952. Post la diplomo li restis en la universitato por instrui, en 1973 li profesoriĝis. Li edziĝis en 1950 baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1966, li doktoriĝis en 1975 antaŭ la akademio. En 1970 li esploris en Zuriko. Ekde la 1970-aj jaroj li laboris en instituto, baldaŭe kiel direktoro. Li okupiĝis precipe pri fazoj de la nasko. Li longe redaktis fakrevuon Recent Progress in Perinatal Medicine . Li ricevis premiojn inter 1981-2003.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Biológiai vizsgálatok köldökzsinórvérrel (1951)
  • A New Therapy for Organised Gynaecological Inflammations (1957)
  • Anyai halálozás alakulása a pécsi női klinika 40 éves anyagában, különös tekintettel a gyermekágyi lázra (1965)
  • A human placentaris lactogen klinikai jelentősége normál és kóros terhességben (1974)
  • Techniques for the Diagnosis and Treatment of Trophoblastic Diseases (1984)
  • A szülészet fejlődése, különös tekintettel az anyai és magzati mortalitásra (1994)
  • Negyedszázados tapasztalat a hazai terhességi trofoblaszt-betegségek ellátásában (2006)

Fontoj redakti