László Hargitai [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hargitai László estis hungara kemiisto pri grundoj.

László Hargitai
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1930 (1930-07-03)
en Bonyhád
Morto 12-an de julio 1996 (1996-07-12) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biokemiisto
vdr

László Hargitai [1] naskiĝis la 3-an de julio 1930 en Bonyhád, li mortis la 12-an de julio 1996 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Hargitai frekventis luteranan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952. Post siaj studoj li estis asistanto en agrikultura universitato, ekde 1958 en agrikultura akademio. Li doktoriĝis en la Universitato Loránd Eötvös en 1961 (en la sama jaro li edziĝis), li kandidatiĝis en 1960, li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1984. Li akiris plian diplomon en marksisma seminario en 1963, poste ĝis 1976 ankaŭ ĉi tie li instruis. Ekde 1967 li estis docento, poste profesoro kaj katedrestro en Ĝardena kaj Nutraĵa Universitato de Budapeŝto (pli frue altlernejo). En la studjaro 1975 li estis gastoprofesoro en Virginio. En 1996 li emeritiĝis. Li okupiĝis plej ofte pri la humoj. Li ricevis 4 premiojn inter 1981-1994.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Huminsavkivonatok fényabszorpciós görbéinek vizsgálata néhány magyarországi talajon (1954) - kunverkinto
  • Néhány újabb kísérleti adat humuszsavak kémiai és fizikai kémiai tulajdonságairól (1958)
  • Talajtan (1963); altlerneja lernolibro - kunverkinto
  • A talaj humuszállapotának szerepe a környezetvédelemben (1976)
  • Természetes állapotú, művelt és mesterséges talajok szervesanyag-gazdálkodása (1983) - disertaĵo por doktoriĝo
  • Talajtan és agrokémia. 1–2. (1985–1986; 1998) - universitata lernolibro
  • The Role of Humus Status of Soils in Binding Toxic Elements and Compounds (1989)

Fontoj redakti